|
|
(GMT+08:00)
2004-12-08 19:54:21
|
|
Afrika Agado
cri
Esperanto oficiale akceptita en Burundio En aprilo 2003, sub iniciato de la Monda Paco-Asocio (M P A), ni komencis disvastigi Esperanton en Burundio. Ni renkontis reziston kaj eĉ kontraŭstarojn. En decembro 2003 ni petis helpon de la Afrika Oficejo, ke ili disponigu al ni dokumentojn pri la lingvo kaj ties movado. Pere de Hans BAKKER la Afrika Oficejo sendis diversajn dokumentojn al ni. La statutoj de UEA kaj la diversaj rezolucioj de UNESKO pri Esperanto povis konvinki la Burundiajn aŭtoritatulojn. Ni decidis fondi la Esperantan branĉon de MPA (Monda Paco-Asocio) kun la nomo UPS (Universala Paco-Asocio). La 20-an de marto 2004, la statutoj de UPS estis aŭtentikigitaj de notario en Bujumbura. Poste UPS estis akceptita de ministerio pri kulturo, kiu, la 30-an de aŭgusto 2004, faris seriozan esploron pri la influo de Esperanto sur la kulturo de nia lando Burundio. La 3-an de novembro 2004 la ministro pri kulturo kaj pri aferoj sportaj kaj junularaj akceptis nian asocion kaj permesis al ĝi enkonduki Esperanton en la Burundian socion. Kun tiu ĉi agnosko UPS havas taskojn farendajn: - starigi kunlaboran rilaton kun UNESKO-centro en Burundio - labori por la disvastigo de Universala paco - klopodi por la adoptado de la universala lingvo en la Burundia socio La paŝoj por la realigoj de tiuj punktoj jam komenciĝis. La 15-an de novembro ni enkondukis nian peton al la UNESKO-centro. Tiun peton havas la parafon de la ministro pri kulturo. Ni jam varbis almenaŭ 126 novajn gelernantojn kiuj havas universitatan nivelon. Ĉiuj lernantoj jam faris la triajn lecionojn de la kurso FEREZ. Kaj ni volus varbi aliajn gelernantojn ĉar estas multaj interesiĝantoj ĉi tie en la ĉefurbo Bujumbura kiuj volus lerni Esperanton. La plenumado de tiu ĉi laboro necesigas rimedojn. Lernolibroj diversaj, vortaroj, dokumentoj en Esperanto pri Paco, manifestoj pri la Esperanto-movado, kaj ĉiaj aliaj Esperantaĵoj estas necesaj por la sukceso de nia laboro. Jen nia kontakto: Universala Paco-Asocio BP. 1760 Bujumbura Tel : (257)21 76 57 E-posxto: fednimu@yahoo.fr
|
|
|