La kontribuaĵo de Mensah Biova estas enhavoriĉa kun aparta karakterizaĵo. La komencaj literoj de la versoj de la tuta akrostiko formas jenajn vortojn: "Kvardeka jariĝo de Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia, elkoran dankon". Jene estas parto de la akrostiko:
Kvardek jaroj baldaŭ finiĝos.
Vetis la neesperantistoj por la sukceso de la Radio.
Ariĝis esperantistoj de la tuta mondo ĉirkaŭ
Radio Ĉina Internacia por aŭskulti la unuajn
Duonhorajn elsendojn, fruktodonajn kiel
Esperanto elfluas de la buŝoj de talentaj ĵurnalistoj,
Kulturoj, poemoj kaj kantoj el Ĉinio
Abundas, informas, distras kaj amuzas aŭskultantojn.
Jaron post jaro nia Esperanto-elsendo
Aĝas nun kvardek jarojn kaj ni jubileas.
Revolucio en la programo estiĝis post 39 jaroj.
Intertempe anstataŭ tridek minutoj ni ĝuas unuhoran.
Ĝenerale ni kontentas pri la Esperanto-programo.
Omaĝe al la jubileo, ni gratulas vin.
De nun ni helpas al plibonigo de la programo.
Esperanto tiel pli kaj pli disvastiĝas.
Esperanto, bela kaj belsona lingvo, flugas ĉie.
Stabo juna kaj dinamika de ĈRI
Podiiĝis kaj ankaŭ la riĉaj programeroj
'Esperanto en Marŝo', spegulo de la E-movado.
Rangis apud tiu programero, aliaj pli interesaj,
Aktuale ĈRI amodona kaj inspira.
Normale, en ĉiuj anguloj de la mondo,
Terglobanoj atente aŭskultas la programerojn.
Okaze de la jubileo pli da progreso al ĈRI.
Esperanton mi eklernis antaŭ dudek jaroj.
La ĈRI-on mi ekkonis antaŭ dek jaroj.
Senhezite mi partoprenis al diversaj konkursoj.
Esperanto permesis al mi gajni valoraĵojn el Ĉinio.
Nek mi, nek aliaj aŭskultantoj ion bedaŭras.
Do, plie kaj plue ni aŭskultu ĈRI-on.
Omaĝe al la kvardekjara jubileo, progreson al vi.
De nun ni invitas aliajn gesamideanojn
Eniri la rondon familian de ĈRI.
Ĉinion malkovras ni pli profunde.
Internacie la Esperanto-fakon de ĈRI
Ni konas ĝissate kaj propagandas pri ĝi.
Afriko, Ameriko, Eŭropo, Oceanio kaj Azio
Reprezentitaj per la kvin pintoj de la verda stelo,
Ariĝos ĉirkaŭ via radiostacio por scii pri E-to.
De nun vi vetas, ke E-to kaj Ĉinio iros manenmane
Intense la kunlaboro iros sian vojon.
Okupiĝas pri tio la instancoj de UEA.
Interretoj, Mikrofone kaj aliaj pritraktos
Ne la malsukcesojn, sed pli valorajn fruktojn.
Togolando vin konas, ankaŭ aliaj landoj afrikaj,
Esperanto-instancoj internaciaj vin konas.
Radio internacia per neŭtrala lingvo
Nova perspektivo malfermiĝas al vi.
Amo, fideleco kaj laboremo vin akompanas
Celu ni la progreson kaj prosperon de ĈRI.
Internacie la E-fako de ĈRI kontribuos,
Ankaŭ ni, per kunlaboro kaj konsiloj.
Esperanto-fako de ĈRI nin allogas.
La instancoj de UEA ĉi-jare decidis:
Kongreso Uniersala la 89-a okazu en Ĉinio,
Omaĝe al via stabo kaj via bela lando.
Radiostacioj el fidelaj, vi gajnis nian koron,
Alportu al ni pli da informoj kaj ĝojo.
Nian dankemon ilustros nia subteno al vi.
Dankon pro viaj klopodoj al plibonigo,
Al vi kaj ni por ĉiam prosperon kaj amon
Ne neglektante vian aktivan stabon,
Kaj vian fervoran kaj dinamikan redakcion.
Omaĝe al via jubileo ĉi-jara, ĉion bonan,
Novan epokon, novan paŝon kaj novan perepektivon!
|