• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-15 16:20:31    
Estrarkunsido de la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo

cri
En la urbodomo de Bydgoszcz okazis estrarkunsido de la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo , kies prezidanto Konstanty Dombrowicz estas samtempe Prezidanto de la urbo Bydgoszcz (400 mil da loĝantoj). Krom la estraranoj de la Centro ĉeestis invititaj:
- Augusto Casquero de la Cruz el Hispanio - Vicprezidanto de la Internacia Klubo "Esperantotur"(IKE), kiu jam trian jaron instruas Esperanton kaj hispanan lingvon en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz,
- Moliere Ngangu Nduantoni el DR Kongo, estrarano de la IKE, kiu ankaŭ la trian jaron instruas en ISTK afrikajn kaj francan lingvojn,
- Liu Jianguo el Ĉinio, Vicprezidanto de IKE, kiu jam de kelkaj jaroj kunlaboras kun Bydgoszcz, kiel Estro de E-Instituto pri Turismo en Hefei kaj
- S-ino Ruan Liping - la Dekanino pri Turisma Fako de la Universitato pri Administrado en Pekino, kiu decidis regulan sendadon de ĉinaj gestudentoj por studado ĉe ISTK/AKB en Bydgoszcz.
La Prezidanto de la Urbo enmanigis al ĉiuj gastoj kiel dank'esprimo pro la kunlaboro - albumon pri Bydgoszcz kun aldone presita teksto en Esperanto (kiun ni kunsendas kiel aldonaĵo).
Sekve oni pridiskutis la promociadon de la urbo Bydgoszcz pere de Esperanto. Estis akceptita plano de la plej proksimaj aranĝoj, en kiu la ĉefaj promociaj E-aranĝoj estas:
- Zamenhofaj Tagoj en Bydgoszcz dum 3-10 de decembro 2004 j. kun ISTK/AKB Sesio pri "Lingvoj, sano, amo en turismo". La partopreno dum 3-10 decembro kun ok tranoktoj en studenta domo en Bydgoszcz kostas 100 eŭroj aŭ 100 USD. La detalan programon de ZT en Bydgoszcz ni sendas sube.
- Internacia Pedagogia E-Kurso dum 11-20 de februaro 2005, kiun gvidos Asci. Ewa Bondar de IEI en Hago, Asci Augusto Casquero de la Cruz, red. Barbara Pietrzak el Pola Radio, Marcel Delforge el Belgio, kelkaj polaj fakuloj pri glottodidaktiko kaj pedagogio el la Centro pri Edukado por Instruistoj kaj reperezentantoj de ILEI. Samtempe okazos kursoj de fotado kaj video-filmado gvidataj de Zdzislaw Blazejczyk, red. Roman Dobrzynski kaj Romuald Puciul. Ĉiuj kursoj dum 11-20 de februaro kun naŭ tranoktoj, asekuro kaj parta manĝado kostos 200 eŭrojn aŭ 200 USD.
- 30 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kun 27 Internacia AKB-Sesio kaj Internacia Kurso por Esperantovojaĝgvidantoj dum 23 aprilo - 3 majo 2005 sub Honora Protektado de la Prezidanto de la Urbo Bydgoszcz - Konstanty Dombrowicz. La aranĝo same kostos 200 eŭrojn aŭ 200 USD.
Eblas ankaŭ aliĝi por Vintra-Printempa Semestro de ISTK/AKB en Bydgoszcz dum 15 de januaro ĝis 3 de majo 2005. La studadkostoj estas 200 eŭroj aŭ 200 USD + loĝado, manĝado kaj asekuro(ĉ. 100 eŭroj aŭ 100 USD monate).
Eblas jam aliĝi por la studado ĉe ISTK/AKB en Bydgoszcz por la studjaro 2005/2006. La studadkotizo ĝis la 31-a de decembro 2004 estas sama 200 eŭroj aŭ 200 USD, informojn ni sendos laŭ peto.
La estrarkunsido finiĝis per komunaj fotoj en la belega historia prezidanta salono de la urbodomo en Bydgoszcz. Poste oni vizitis urbon Bydgoszcz kaj ankaŭ Instituton pri Geografio de Bydgoszcz-Akademio, kie instruas AProf. dr.hab. Aleksandra Kowalczyk, sub kies scienca patroneco jam pli ol 50 gestudentoj de ISTK bakalauriĝis kaj magistriĝis ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).
Oktobre en Bydgoszcz-Akademio komencis instrui la hispanan lingvon Augusto Casquero de la Cruz, kiu eble tie instruos ankaŭ Esperanton.
Venu al Bydgoszcz por kune kun gestudentoj el 15 landoj de Afriko, Azio kaj Eŭropo studi turismon, kulturon kaj lingvojn en la sola en la mondo klerigejo, kie oni ĉiutage instruas en Esperanto.
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
tel/fakso: (48-52) 346-11-51, info@esperanto-turismo.com
http:// www.esperanto-turismo.com
BYDGOSZCZ - TAGOJ DE L.ZAMENHOF 2004
Sesio de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de la Internacia Akademio de la Sciencoj
"Lingvoj, sano, amo kaj turismo"
3-10 de decembro 2004
PROGRAM-KONSILIO DE ISTK/AKB