Ŝia edzo iris al la hospitala registrejo. Ŝi sidis sur benko en la atendejo kaj stupore fiksis la duonfermitajn okulojn al la pordo. Ŝi suferis de forta febro jam du tagojn kaj nenion manĝis, tial ŝi estis tre malforta. La malvarma vento iom ekscitis ŝin, sed ŝi ankoraŭ sentis kapturnon, kvazaŭ kelkaj moskitoj flirtus antaŭ la okuloj. Pala lumo de la lampo rebrilis sur la bluaj muroj. Ŝi kuntiris kaj kuntiris la palton, kvazaŭ nur ŝi estus en la atendejo…
Iu altstatura viro iris en la atendejon. Tio estas ŝia edzo. Ŝi iom emociiĝis de io neesprimebla. "Iru!" la edzo milde diris kaj portis ŝin en la brakoj. Ŝi aŭdis fortan korbatadon de la viro.
Kie? Same… Ŝi rememoris, ke nelonge post la konatiĝo ili faris ekskurson. Subite pluvego tiel forte atakis, ke ili ne sciis kion fari. Tiom pli, ŝia piedo tordiĝis. Li senhezite portis ŝin en la brakoj kaj iris antaŭen, malgraŭ la forta pluvo.
En la komenco ŝi konfuziĝis kaj volis sin liberigi de li. Sed kiam ŝi tra la pluvo klare vidis, kiel akvo gutas de lia mentono sur ŝian bruston, ŝi eksentis sin pli trankvila kaj varma. Sekve ŝi unuafoje aŭdis viran korbatadon en tondrado.
Tiam ŝi vole nevole malfermis la okulojn kaj atente rigardis la mentonon de sia edzo. La lipharoj jam tre longaj. Nun ŝi jam ne sentis malvarmon, anstataŭe, la vizaĝo iom flamis.
"Kiam mi resaniĝos, mi certe pretigos la manĝon kaj vin atendos!" ŝi sincere diris.
"Jes, vi resaniĝos! Ni iras al la kuracistejo numero 3!" la edzo diris kaj portis ŝin tien.
|