• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-17 15:49:03    
Mi estas

cri
Protestkanzonoj, amkanzonoj, ŝerckanzonoj... Ĵak Le Puil, la fame konata franca kantisto de la esperantistoj jam de pluraj jardekoj, finfine eldonis sian unuan KD-on, sed tio ja ne estas lia unua muzikdisko!

Sur la unua paĝo de la kantteksto, li skribis,

"Facilas --relative-- kanti sola sur scenejo, akompanante sin --pli-- malpli bone-- per gitaro.

Registri diskon estas tute alia afero—Ne nur mikrofonon oni bezonas, sed plie amason da aparatoj sufiĉe misteraj por mi, sed feliĉe ne por la teknikisto, cetere mem muzikisto. Do dankon al la sonreĝisoro, Tribulet.

De longe mi rezignis akompani min por registradoj, ĉifoje konata muzikisto kaj kantisto, JoMo, afable akceptis tiun taskon kaj ne ŝparis sian penon ludante plej diversajn kaj strangajn muzikilojn. Por kroni la tuton, tuluza bando invadis la studion, iun ventegan vesperon, por ĥore kanti en tri kanzonoj."

Ĵak registris sian unuan muzikdiskon sur kasedo, "Danĝera ul'", en 1977, kaj poste tri aliajn, "Revenas mi" en 1980, "De Pont-Aven al Varsovi'" en 1985, kaj "Ne donu tro" en 1993. Do estas ne malpli ol 27 jaroj da ĉeesto kiun Ĵak dediĉas per tiu ĉi muzikdisko, ŝtopita je dolĉa mokemo, socipolitika kritiko, kaj multe da tenero.

Vi trovos en ĝi kvar originalajn titolojn de kantoj komponitaj de Ĵak laŭ tekstoj de Euxgeno Mihxalski, Claus J. Günkel, Tomaŝ Pumpr, kaj Stefan Maul; poemon de Radoj Ralin laŭ traduko de Marin Bacev, "La prezidenta ĉaso" tradukita de Jopetro Danvy, la "Kongresurboj" eltirita el la kasedmuzikdisko Revenas mi, kaj pluraj aliaj, inter ili kantoj adaptitaj de Pierre Perret, Graeme Allwright, Boris Vian... finfine, io el kio satiĝi....

Nun bonvole aprecu! La unua kanto havas la saman titolon de la disko "Mi estas".

La kanto tekstas:

Mi estas pokalo de belpoezio,

Mi estas martelo de ver',

Mi estas fontano de versfantazio,

Potenca liber'!

Mi estas modesta, sen celo je "nomo";

Mi estas fluganta la vent';

Mi estas de floroj flosanta aromo,

Ribela torent'.

Mi estas realo. Mi estas fantomo.

Mi estas de l' am' sakrament'.

Mi estas animo kaj koro de l' homo,

Rapida moment'.

Mi flugas tra l' mondo kaj ĉiuj min kantas.

Mi flugas per kanto-flugil'.

Mi flugas fajrere kaj flamdiamantas

En koroj per tril'.

Mi celas ne famon. Mi celas ne "nomon".

Mi celas ne brilon de l' or'.

Mi celas ne laŭrojn, nek bardan diplomon,

Nek pompon de l' glor'.

Mi kreas por krei. Sen ia kromcelo.

Mi kreas poemon el kor'.

Mi kreas per ĝi monumenton de l' Belo

En versa kolor'.

La sekva kanto, "Versaĵo sen fino", havas tekston interesan kaj melodion viglan. La senfina kanto finiĝis kun sennombro da ktp, priskribante la rakonton pri amo kaj senfinan amon en nia vivo.

Lin vidis en ĝardeno

Ekplaĉis li al ŝi.

Ŝi nomis sin Heleno,

Anton' sin nomis li.

Ekamis la konato

Kaj reciproke ŝi;

Post paso de monato

Ŝanĝiĝis "vi" per "ci".

Nun vi aŭdas kanton titolitan "Por vi, por vi", eble estas por amanto, eble estas por familiano, eble estas por amiko, unuvorte estas nur por vi.

Se deziras nur vi,

Mi perfortas la tempon,

Vintron kaj eĉ printempon

Ke ruĝiĝos Karina

Karin' la stratulino,

Por vi, por vi.

Se deziras nur vi,

Mi perfortas la sunon,

La ĉielon, la lunon;

Supre mi nokton ŝtelos

Tagon kaj bluajn stelojn,

Por vi, por vi.

La lasta kanto kiun mi volas rekomendi estas neordinara kun la titolo "Foirfesta Kanto pri Esperanto-Instruisto", la muziko estas farita de Ĵak mem, nun bonvole aŭskultu, kion Ĵak volas diri al ni!

Foirfesta muziko kantisto:

Vivis foje vir' en urbo Prago,

Sigismundo estis lia nom'.

Li decidis sin en unu tago

Al la Esperanto-idiom'.

Li ellernis ĉiun vortradikon,

Malgraŭ granda peno kaj klopod',

Elparkeris Plenan Gramatikon

Kaj aliĝis al la Ĉe-metod'.

Por dissemi ĉie novan senton

Ne sufiĉis al li propra land'.

Li elektis nigran kontinenton

Por grandskala versa propagand'!

Karaj amikoj, kiu estas via instruisto de Esperanto? Kiu instruis al vi la unuan vorton de Esperanto? Kiam vi eklernis Esperanton? Kion vi faris por Esperanto? Se vi volas rakonti, ne hezitu! Mi estas via sincera aŭskultanto, bonvole skribu al ni pri via rakonto kun Esperanto, nia adreso estas: espradio@cri.com.cn