• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-22 19:48:47    
Pri la 145-a Zamenhofa tago

cri
La 11-an de decembro, la Esperanto-Asocio de la ĉina provinco Hubei aranĝis sian jarkunvenon kaj rememoron al la 145-a Zamenhof-a tago. Pli ol 30 asocianoj partoprenis en la aranĝo, kiu daŭris 6 horojn. Prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Asocio raportis pri la Esperanta movado en kaj ekster Ĉinio, pri la laboro de la Asocio en 2004 kaj similaj. 8 avangardaj asocianoj estis premiataj en la kunveno. Poste, oni libere konversaciis kaj prezentis Esperantajn artajn programerojn kaj aprecis video-kompaktan diskon pri vizito al Eŭropo fare de ses asocianoj. Post tagmanĝo iuj asocianoj veturis al la Wuhan-a Universitato por intervidiĝi kun instruistoj kaj oficistoj interesiĝantaj pri Esperanto.
En la ĉina suda urbo Kantono, antaŭtagmeze de la 13-a de decembro, la Esperanto-Asocio de la provinco Guangdong kaj la urbo Kantono aranĝis la 6-an kunvenon de asocianoj kaj samtempe rememoris la 145-an Zamenhof-an tagon. Partoprenis pli ol 40 asocianoj kaj ankaŭ aŭstraliaj samideanoj. Vicprezidanto Zhang Shaoji konigis al la ĉeestantoj la 89-an Universalan Kongreson en Pekino, prezidanto Lin Liyuan raportis pri la laboro de la 5-a Konsilantaro de la Asocio. Oni laŭtlegis gratulajn mesaĝojn el aliaj Esperanto-Asocioj.
Ankaŭ en iuj aliaj lokoj de Ĉinio, lokaj esperantistoj aranĝis similajn aktivadojn memore al la 145-a Zamenhofa tago.
En Bydgoszcz (Pollando) de la 3-a ĝis la 10-a de decembro 2004 daŭris sukcesaj Zamenhofaj Tagoj kadre de kiuj okazis Internacia Sesio pri Lingvoj kaj Turismo.
Prelegis i.a. Wang Chungyi kaj Joachim Werdin pri Azio, Andrzej Grzebowski pri Esperanto-vojaĝoj, d-ro Antoni Tabacki pri sano kaj pri lingvoj, Augusto Casquero de la Cruz kaj aliaj. La Sesion aranĝis Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de AIS en Bydgoszcz.
Klubo "Esperanto" ĉe Pola Asocio de Nevidantoj, Filio de PEA kaj Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo kune arnaĝis Zamenhofan Vesperon kun E-gestudentoj el Eŭropo, Azio kaj Afriko. Dum la vespero oni apogis ideojn nomumi bulvardon "Esperanto" ĉe rivero Brda en Bydgoszcz okaze de 30-aj E-Tagoj de Bydgoszcz dum, doni la nomon de Ludoviko Zamenhof al Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kie jam dum 15 jaroj oni ĉiutage instruas en Esperanto. Inaŭguro de la tabulo okazos la 24-an de aprilo 2005 dum Ĝenerala Kunveno de Internacia Klubo "Esperantotur" en Bydgoszcz - partopreno senpaga.
Eblas jam ekde januaro partopreni semajnajn kursojn de Esperanto, turismo kaj kulturo en ISTK - kosto 10 eŭroj semajne aŭ Internacian Pedagogian Kurson kun kurso pri fotado kaj filmado.