• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-23 14:18:22    
Pri poemo de Wang Changling

CRI
Kara samideano, bonvole legu jenan poemon:
Hieraǔ nokte ni babilis dum pluvego.
Adiaǔ! Jen solecon la montoj elkovas!
Se iu jam pri mi demandos, nu, kolego:
"La koro el glaci' en jada pot' sin trovas."
Vi legis fakte tradukon de poemo de Wang Changling.
Wang Changling naskiĝis en la jaro 698 de nia erao. Gajninte licencion li fariĝis prefekto. Pro honesteco kaj malflatemo li estis 2-foje degradita. Fine li revenis al sia naskoloko. Post nelonge li faris el si taoiston. Sed en la jaro 756 iu oficisto lin murdis! Kiel poeto li multe priskribis militan vivon ĉe landolimo per pasiaj versoj; post la malpromocioj li ofte ellasis poezie sian indignon kontraǔ la nigra politiko. Kolekto de liaj poemoj ial perdiĝis en la historio.
La ĵus legita poemo frapas per la lasta verso – "La koro el glaci' en jada pot' sin trovas." Glacio sin karakterizas per malvarmeco kaj diafaneco, dum jado en Ĉinio simbolas blankon kaj puron. Fakte ankaǔ glacio aspektas blanka kaj pura, dum jado impresas per milda frido. Unuvorte, la 2 objektoj kune donas 2 ecojn, blankan kaj puran. Ni do komprenas, ke la verso temas pri tio, ke pura persono entenas puran koron. Kaj tio estis ĝuste la respondo de la aǔtoro al tiu, kiu estus eventuale demandonta pri lia stato. "Kara kolego, se iu demandos pri mi, bonvole transdiru mian respondon, 'La koro el glacio troviĝas en jada poto'!" Ho, denove nebulo alŝvebas! Por ĝin forigi, ni devas mense retrorigardi laǔ historia libro, kio okazis al la poeto. Lin trafis humiliga degradigo. Apenaǔ li leviĝis, iom sin rektigante, malpromocio denove lin faligis. Sekvis uragano da kalumnioj, klaĉoj kaj misteraj mokoj. Sed li ĉion eltenis, kun malvarmeco en la koro, sobro en la kapo kaj aplombo en la konduto. Lia amiko venis kaj lin konsolis per babilado, de vespero ĝis profunda nokto, de nokto ĝis mateniĝo, ĝis sia foriro. Tiam nia poeto lin adiaǔis per la menciita poemo, esprimante sian bedaǔron pri lia foriro. Li forte larmis, kiel la ĉielo dum la tuta nokto; li eksentis solecon kaj forlasitecon, kvazaǔ la montoj, tiom majestaj kaj senkompataj, trudus al li la izolatecon, forglutonte lian animon. "Nu, do, kara amiko, se iu el miaj parencoj kaj amikoj demandos, kiel mi fartas, bonvole diru, ke mia koro estas kvazaǔ glacio tenata en jada poto!"
Kara leganto, la supraj versoj estas sence tradukitaj. Ni faru rektan en-esperantigon de la originalo:
Adiaǔi Xin Jian en Furong (titolo de la poemeto)
Frostiga pluvo, ŝvela rivero, nokte al Wu,
matena adiaǔo al la gasto, soleco de Chu-monto.
Se parenco aǔ amiko en Luoyang demandos,
"Peco da glacia koro en jada poto!"
Xin Jian, nomo de amiko de la aǔtoro (la historio ne notis, kiam Xin Jian naskiĝis kaj kiam li forpasis); Furong, nomo de kiosko en la nuna urbo Zhenjiang de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio. El la rekta traduko ni vidas, ke la adiaǔo okazis matene, sed la aǔtoro komecis verse en nokto. La 1-a verso priskribas naturan medion en kiu Wang Changling faris adiaǔon al Xin Jian. Wu, praregno okupinta la sudan parton de la nuna provinco Jiangsu kaj la nordan parton de la nuna provinco Zhejiang. (daǔrigota morgaǔ)