• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-24 14:01:22    
Respondo Kurioza; Karaktero Firma

CRI
La 1-a verso ankaǔ aludas sombron de la aǔtoro. Ambaǔ, Wang kaj Xin, sidis en Furong, sub nokta vualo, dum la pluvo ŝveligis la riveron. Kia vetero, kunsenta al la adiaǔa etoso! Kien Xin Jian estis ironta? Al Luoyang, (en la nuna meza provinco Henan). Por atingi Luoyang, li devis veturi ŝipe preter la regiono Huainan, kiu iam apartenis al la regno Chu (841 a.K.—221 a.K.), tial Chu-monto aludas monton sur la transa bordo, videblan matene, kiam sereno aperis. Sed kial estas "soleco de Chu-monto"? Ĉu sola monto aǔ tuta montaro, ne distingebla pro granda distanco? "Soleco de Chu-monto" manifestas senton de la aǔtoro, kiu dronis en tristo, vidante homajn figurojn moviĝi sur nebuleca vojo en la malproksimo, kaj sentis solecaj ankaǔ la forajn montojn pro disiĝo de la amiko.
La 3-a kaj 4-a versoj temas, kiel dirite, pri eventuala informiĝo de parencoj aǔ amikoj pri la stato de la aǔtoro, kies penso trafis grandan impeton kaj tempe kaj space en ĉi tiuj versoj. Li ja havis plurajn amikojn en la urbo Luoyang, kien Xin Jian estis ironta, ekzemple Liu Yan (financisto, 715—780), Li Qi (poeto, 690—751) kaj Qi Wuqian (poeto, 692—749) kiuj, tre zorgaj al Wang Changling, aǔdinte pri alveno de Xin Jian, estis certe demandontaj pri la stato de la aǔtoro. La kurioza komparo, "koro el glacio" kaj "jada poto", rezultinta el riĉa imago, entenas ja profundan ideon, tial ĝi cirkulas jarmile kiel maksimo aǔ sentenco. Ĉu kiel Shen Deqian (poeto, 1673—1769) diris, la aǔtoro deklaris, ke "li neniom rilatas al la burokrataj aferoj"? Ĉi tiuj vortoj de Shen Deqian forte paligis la pozitivan signifon de la poemo. La koro, kiel glacio, klara kaj pura; tiel pura koro kaŝiĝas en kristalece brila kaj bela poto farita el jado, sen ia ajn polucio. Kia puro, interne kaj ekstere! Ankoraǔ kio povas esti komparata en la mondo? Ĉu ne estas tiel, ke oni fiere kaj memfide faras rebaton al ĉiaj kalumnioj, asertante sin tiom altagrade pura kaj senmakula? La grandeco de la mallonga poemo kuŝas ĝuste en tio, ke la aǔtoro kuraĝis rekte fronti al ĉio, anstataǔ submeti sin aǔ teruriĝi. Samtempe, la poeto gajnis gigantan sukceson en arto, per imago grandioza kaj kurioza. Aliflanke, glacio neniom fridigis lian koron per sia malvarmo, sed male, el la kontrastigo, la koro iĝis eĉ pli arda, alie li ne povus sidi tiel longe, de vespero ĝis mateniĝo, en pluvo, kune kun sia amiko, brule sopiri al malproksimaj intimuloj kaj solene proklami:
La koro el glaci' en jada pot' sin trovas.