"Vi maljuniĝas, patro, vento kaj prujno de l' jaroj gravuris sur via frunto fundajn kaj malfundajn faltojn.
Vi estas silentema kaj malparolema. Vi ne havas tempon zorgi pri la pasinteco; kaj pri la estonteco vi ankaŭ ne pensis. Vi scias nur, ke homo devas esti boato en la longa rivero kaj povu alvizaĝi la nuntempan transbordon.
Vi ne drinkis, kaj kompreneble vi ne ŝutas la travivaĵon en postdrinka verdiro. Tial tiu, kiu vin legas, ne povas kompreni viajn ideogramojn.
Vi nur dorlotas vian teron kaj viajn plugilojn, kaj finfine faris el vi mem arkon kaj ŝnuron kiel plugilon, kaj pafas nin foren."
Nun vi aŭskultas kanton titolitan "Patro kaj Mi", kantis Teng Ge'Er, ĉina "popolkanta reĝido" el mongola stepo. Per sia aparta sortoŝanĝa voĉo kaj la plej simpla kaj honesta kantteksto, li prezentis la dankon kaj respekton plej profundajn al patro.
Vi, kreis la hejmon
Kaj poste, min
Vi, tenis min je la mano
Irante de hieraŭ al hodiaŭ
Ho, kara paĉjo
Vi, la plej respektata
Ho, afabla paĉjo
Vi ĉiam tenis min je la mano
Direktante min al senfina futuro
Nun Pekino jam eniris vintron, floroj velkis, herboj sensukiĝis, nur arboj firme staras kun branĉoj tremantaj en susura vintra vento. La arboj ĝuste ŝajnas nia patro, ĉiam firme subtenas siajn branĉojn plenajn de revo. Nun bonvole aprecu prozon titolitan "Branĉoj", verkitan de Radoslaw Nowakowski kaj publikigitan en la sama revuo.
"Oni tiel belege rigardas la mondon tra branĉoj kaj tigoj svarme taŭzitaj. Vere belege. La mondo estas tiam belega kaj la branĉoj kaj tigoj estas belegaj. L' arbo povas esti malalta, eĉ arbusteca, vere larĝbranĉa, kun nana trunko, ĝisgrunde kliniĝinta, kaŭranta kokine-surove-sidante, sufiĉas aliri, sufiĉas alŝovi la vizaĝon. Sufiĉas rigardi, atenteme kaj silente: la kampon sencerealan kaj malhelbrunan ankoraŭ ne susurantan ĉar daŭre tro akvozan kaj kalvan… l' arbaron ege distan plenan de arboj kun pintoj ennebulaj... la herbejon kiu ankoraŭ ne estas herbejo… la ĉielon minace nubkovritan…aŭ l' aliajn arbojn senfoliajn sed neniam senbranĉajn...Sufiĉas rigardi kaj l' okuloj mem disŝovos branĉojn ne movante ilin. Kaj estos kvazaŭ vi rigardus tra teksto sed ne vidus literojn, nur spacon inter stroketoj kaj linioj labirintumantaj sed ne kunplektiĝintaj…Tiam oni belege legas la mondon. Reale belege."
|