• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-04 20:40:12    
Feliĉan Novjaron (1)

cri
Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ estas la 1-a de januaro 2005, la novjara tago. Antaŭ ĉio, ĉiuj niaj redakcianoj deziras al vi kaj viaj familianoj Feliĉan Novjaron, sanon kaj ĉion bonan en la nova jaro!

Karaj amikoj, hodiaŭ deziras al vi feliĉan novjaron ankaŭ la gestudentoj de la Esperanto-kurso de la Ĉina Komunika Universitato.

Antaŭ unu jaro, ni iam raportis pri la Esperanto-kurso. En la lasta jaro ili ĉiuj diligente lernis kaj multe progresis. Precipe en la lasta somero ili partoprenis kiel volontuloj en la 89-a Universla Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino. Dank' al la praktikado ili des pli profunde komprenas la lingvon Esperanto kaj decidis sin dediĉi al nia afero. Post kelkaj monatoj, pluraj el ili eklaboros en nia redakcio. Oni diras, ke juneco signifas esperon. Ili ja donas el nia Esperanta programo novan esperon. Kredeble, post ilia aliĝo al nia skipo, kompreneble, ankaŭ plue post certa tempo de ilia aliĝo, nia programo fariĝos pli enhavoriĉa.

Antaŭ la nov-jara tago, ili kunsidis. En la kunsido ili deziras al vi feliĉan novjaron kaj parolis pri sia travivaĵo pro Esperanto. Hodiaŭ unue bonvole aŭskulti iliajn parolojn; poste estos

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas W33 kaj mia Esperanta nomo estas Fiona.

Mi estas ZZ , ........Irena.

Mi estas Shi Guang , ...... Simone

33: Ni lernas Espetanton en la Komunika Universitato de Ĉinio. Estas bonŝance, ke ni partoprenis en la 89-a UK de la 24-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto. Kaj ni ĉiuj estis ĉiĉeronoj. Eble iuj el vi ankoraŭ memoras nin. Hodiaŭ ni prezentos al vi la programeron, ne nur pri nia lernado de Esperanto sed ankaŭ pri la memorinda UK.

ZZ: Jes, la 89-a UK estis nia unua UK. Tiam, ni lernis E-on jam 8 monatojn. Antaŭe, ni tri ĉiuj lernis la italan lingvon. Post dujara lernado de la itala lingvo, ni ŝanĝis nian fakon al Esperanto en septembro de 2003.

SG: Nun, ni lernas Esperanton jam 15 monatojn kaj progresas multe. Ni havas la plej bonajn instruistojn en Ĉinio.

ZZ: En nia klaso estas nur 7 studentoj, sed ni 7 studentoj lernas de 4 bonegaj instruistoj!

SG: Efektive, dank' al tiel bona instruado, ni povis fari bone en la UK kiel ĉiĉeronoj. Kiel neforgesebla estas la 89-a UK!

SG: Antaŭ la 89-a UK, kvankam ni jam lernis Esperanton dek monatojn, tamen mi ankoraŭ ne konis kion Esperanto signifas. Kiam mi partoprenis en UK kaj fariĝis volontulo, mi ekkomprenis la veron de Esperanto.

Tra la tuta UK, mi nur aŭdis unu lingvon, ĝi certe estas Esperanto. La kongresanoj venis el pli ol kvindek landoj, tamen ĉiuj parolis Esperanton. En la kongresejo, ĉie mi povis vidi vizaĝon kun rideto kaj harmanian konversacion. Esperanto donis al ni feliĉan pacon kaj puran amikecon. En la lasta semajno de julio, tra la tuta Pekino regis verda amikeco kaj verda espero.

Kiel volontuloj de la UK, ni helpis LKK plenumi ĉiuflankajn laborojn de la aranĝoj. Tial ni ne havis tempon por ĉeesti al ĉiuj aranĝoj. Interalie ni ankaŭ estis ĉefa forto de ekskursa ĉiĉeronado. Mi havis kvin itinerojn: La Ĉiela Altaro, Malpermesita Urbo, Hutong-oj, la Granda Muro ĉe Badaling kaj Mutianyu.

Ĉiĉeronado estas tre malfacila laboro, precipe por ni komencantoj. Por bone plenumi ĝin, mi preparis multajn materialojn pri la vidindaĵoj. Eble mi ne bone plenumis mian ĉiĉeronadan taskon, tial mi petas vian pardonon al mi, la ĉiĉerono-komencanto.

Post la kongreso, kelkaj italaj amikoj volis resti en Pekino pli longe kaj viziti pli multajn vidindaĵojn. Sinjoro Zhan el la ĈRI kaj mi ĝoje akompanis ilin al aliaj lokoj. Ili ankaŭ invitis min al la 91-a UK en Italio. Mi promesis: se mi havus tempon kaj monon, mi certe irus al Florenco.

Mi esperas ke la radio povas kunporti benon al miaj amikoj, Mario Amadei kaj Susana. Mi deziras al vi ciuj feliĉan novjaron.

33: Dum la sep-taga kongreso, mi ĉiĉeronis 5 tagojn. Kvankam tre laca, tamen mi estis ĝojega. Mi vizitis multajn vidindaĵojn kiel ĉiĉeronino. Ekzemple: la Imperiestra Palaco, la Ĉiela Altaro, Tian'an men-Pordego, Tanzhe-Templo, Shihua-grotaro, la Granda Muro, Liulichang kultura strato kaj tiel plu. La ĉiĉeronado ege helpis min por altigi mian Espetantan esprimkapablon kaj lingvan nivelon. Mi ankaŭ konatiĝis kaj amikiĝis kun multe da esperantistoj el diversaj landoj. Johano el Korea Respubliko, Maria el Brazilo, Lisslotte el Danlando, Eŭheno el Ukrajnio, Yamamoto el Japanio kaj multaj aliaj. Kompleneble, escepte de Esperanto, ne ekzistas lingvo, kiu povas doni al mi tiel bonan ŝancon por amikiĝi kun tiel multe da samideanoj tra la tuta mondo.

Kiam mi laboris aŭ ĉirkaŭiris en la kongresejo, mi ĉiam surprizite ĝojis, ke ĉiuj homoj el diversaj landoj konversaciis reciproke per unu komuna lingvo! Kiel mirinda kaj ĝojinda afero tio estas! Ŝajnis, ke mi sonĝus.

Kiam finiĝis la 89-a UK, mi estis surprizata de la tro rapide forpasanta tempo. Mi opinias, ke 7 tagoj pasis kure kaj fluge, mi eĉ ne sufiĉe ĝuis la Kongreson! Sed, efektive la feliĉa tempo ĉiam pasas rapidege.

Esperanto estas tiel ĉarma kaj mirinda. Ĝi skuis min kaj ŝanĝis mian vivon kaj montris al mi la tutnovan kampon. Antaŭ unu jaro, mi tute ne sciis klare kio estas Esperanto. Sed nun, mi fariĝis esperantistino kaj povas paroli esperante flue kaj ĝoje.

Mi devas danki Esperanton, la mirindan lingvon. Sen Esperanto, mi tute ne havis ŝancon por partopreni en la 89-a UK. Se mi ne partoprenus, mi ege bedaŭrus!

ZZ: Mi tre ŝatas ĉiĉeronadon, pro tio ke mi ne nur akompanis la gastojn, mi mem ankaŭ povas spekti la belan pejzaĝon. Tamen mi ne havas profesian scion pri ĉiĉeronado. Tial estis iuj aspektoj kiujn mi ne povas bone prizorgi. Post kiam mi petis pardonon de la gastoj pro tio, ili donis al mi aplaŭdon kaj dankon. Ĝuste tiam, mi ellernis respekton kaj komprenon. Vespero estis nia libera tempo. La plej interesa parto, laŭ mi, estas la balo. En la halo de la kongresejo, ni dancis kun bela muziko. Feliĉa ridado plenigis la halon. La balo daŭris tri horojn. Ĉiuj ebriiĝis en la muziko, neniu volis foriri. Vi certe ankoraŭ memoras, ke je la fino, ni ĉiuj formis longan vicon unu post alia kaj dancis ĉirkaŭ la halo.

La lasta tago estas ne forgesebla por mi. Multe da ĉirkaŭpremoj kaj interŝanĝoj de donacoj. Ni kisis unu alian kaj kune fotiĝis. Multaj homoj jam fariĝis intimaj amikoj. Mi neniam vidis, ke iu lingvo povas tiel forte kunigi homojn, ke ĝiaj lernantoj tra la tuta mondo aspektas kiel familianoj. Ni heredas ne nur la lingvon, sed ankaŭ la fidon pri egaleco kaj paco. Tuj kiam vi eklernas Esperanton, vi komencas fariĝi vere esperanto. Ĉu ne? se oni demandas al mi, kial vi lernas Esperanton? mi respondos tiel fiere, "Ĉar ĝi estas lingvo kiu donas al ni esperon!"

33: Je la alveno de la novjaro, ni deziras al vi karaj aŭskultantoj ĉion bonan, kaj nun ni prezentos al vi la kanton: Feliĉan Novjaron.

Mi deziras al vi kara novan jaron el la kor'. Nia bona amikeco ĉiam restos en memor'.

Karaj aŭskultantoj, aliaj kelkaj gestudentoj parolas pri sia lernado de Esperanto, pri siaj travivaĵoj, interalie, pri la 89-a Universala Kongreso en Pekino.