• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-05 20:02:44    
Feliĉan Novjaron (2)

cri
Karaj aŭskultantoj, aliaj kelkaj gestudentoj parolas pri sia lernado de Esperanto, pri siaj travivaĵoj, interalie, pri la 89-a Universala Kongreso en Pekino.
Karaj aŭskultantoj, aliaj kelkaj gestudentoj parolas pri sia lernado de Esperanto, pri siaj travivaĵoj, interalie, pri la 89-a Universala Kongreso en Pekino.
/ Mi diras al vi bonan novaĵon. Nia grupo jam estas juĝita kiel " eminenta grupo de nia universitato de la kuranta jaro". Ĉu vi estas gaja?
Tempo fluas tiel rapide, nun ni jam lernis Esperanton en unu kaj duona jaroj. Fraŭlino wang, ĉu vi kontaktis Esperanton antaŭ ol vi lernis ĝin?
王溦时
Dum mia infaneco, mi tre ŝatis rigardi televidon. En somera aǔ aŭtuna libertempo, mi tuttage sidis antaǔ la televidilo. Vi scias, ke mi ne havas gefratojn, do televido fariĝis mia bona amiko. Mi ĝuis kaj ricevis scion de ĝi. Iu tage, kiam mi estis sepjara knabino, mi vidis, ke iu programero estas pri Esperanto. Du homoj prezentis kaj instruis ĝin. Ili sidis ĉe la piedo de Laoshan Monto en Shandong-provinco. Estas pitoreska loko tie. Por mi tio estis la unua fojo scii pri Esperanto, kvankam nur la nomon de la lingvo. Do kun pitoreska bildo, Esperanto fariĝis iu belaĵo kaj misteraĵo en mia infana memoro.
李建华
Kaj ankaŭ mi kontaktis ĝin antaŭe. Kiam mi estis lernanto en elementa lernejo, mi jam kontaktis Esperanton. Tiam mi legis iun libron pri Zhang Haidi, tre fama verkistino. Kvankam ŝi estas kriplulino, tamen ŝi verkis multajn librojn kaj memlernis kelkajn fremdalingvojn, inkluzive de Esperanto. Tiam mi kaj miaj kolegoj ne sciis kio estas Esperanto. En nia lando, Esperanto estas libere tradukita ŝajne kiel " la lingvo de la mondo". Tiam ni estis geknaboj, do ni nur povis kompreni la lingvon laŭ la literoj. Ni pensi ke Esperanto estas iu lingvo kiun ĉiuj en la mondo povas paroli; se ni ellernis Esperanton, do ni povas interflui kun ĉiuj fremdlandanoj, povas viziti ĉiujn landojn sen interpretisto. Ni havis multajn belajn imagojn pri ĝi.
陈丽娜
Ni estas bonŝanculoj, mi opinias. Mi eklernis Esperanton en 2003, kaj post unu jaro, ni kiel volontuloj partoprenis en la 89-a UK en Pekino. En mia unua jaro de lernado de Esperanto, mi partoprenis en la 89-a Universala Kongreso. Tio estas tre grava por nia Esperanta lernado. Dum la kongreso, mi multe laboris kiel voluntulino, kaj ankaŭ multe lernis kiel komancanto de Esperanto. Dank' al la ŝanĉo, ni gajnis multe de la kongreso.
肖恒刚
Same kiel vi, dum la kongreso, mi multe laboris kiel volontulo, kaj ankaŭ multe lernis kiel komancanto de Esperanto. Dank' al la ŝanĉo, ni gajnis multe de la kongreso.
王溦时
Dum la kongreso mi trovis, ke preskaǔ ĉiuj esperantistoj estas tre gastamaj. Kavankam Pekino, Ĉinio estas mia hejmo, tamen ili ofte invitis min al iu kafejo aǔ drinkejo por trinki kaj babili. Mi konas iun germanan esperantiston. Li tre ŝatas bieron. Li iam skribis du librojn pri biero. Li povas distingi diversajn bierojn per gustumo. Antaǔe mi nenion sciis pri biero, sed nun multe da scioj kaj kulturoj mi trovis en ĝi. Do per Esperanto ne nur amikojn ni povas havi, sed ankau sciojn ni povas gajni.
肖恒刚
Dum la kongreso ankaǔ figuroj de esperantistoj impresis min. Inter ili troviĝas junuloj kaj maljunuloj, kiuj laboras por Esperanto kaj ĝojas pro ĝi. Ili laboras por la komuna ideo. Ili estas tre diligentaj kaj lertaj, ĉar ili scias ke servi ĉiam estas afabla kaj ankaǔ la estonteco de Esperanto estas brila.
Retrorigardo al mia lernado de Esperanto
(1) Mia kono pri Esperanto antaŭ la lernado
Efektive en mia infaneco, mia avo foje menciis Esperanton al ni, genepoj. Unuafoje mi sciis ke en la mondo ekzistas tia lingvo. Bedaŭrinde, mia avo nur sciis la ekziston de Esperanto, li mem tamen ne scipovis la lingvon. Kiam mi lernis la anglan lingvon en universitato ( nome Komunika Universitato de Ĉinio), oni funkciigis Esperano-kurson en la universitato. Tio estis la dua fojo ke mi aŭdis la menciadon de Esperanto. Kaj ĉi-foje, mi turnis mian atenton al Esperanto---mi lernis Esperanton kaj poste mi fariĝos profesia esperantisto.
(2) Mia penso post mia ĉeesto al la 89-a UK.
D: Fraŭlino Lina, mi scias, ke vi havas usonan amikon nomatan Enrike.
Jes, ni konatiĝis dum la UK, kaj poste ni amikiĝis. Li estis la unua usonano kun kiu mi tiel profunde kaj multe parolis. El la parolado, mi konis iom pri usono, ekzemple pri usona socio, usona ideologio, kiujn mi ne sciis antaŭe. Tiuj konoj estis freŝaj por mi. Dank' al Enrike, mi havis ĝustan konon pri Usono, kiu estis tre malsama kompare kun mia malnova kono.
D: Mi volas scii, post lia reveno al Usono, cxu vi ankorau kontaktigxas ?
Post kiam li revinis al Usono, ni ofte babilis sur la reto. Ni kontaktigxas per mesagxoj.
D: Kia homo li estas au kian impreson vi havas pri li?
Li estas ne nur aktiva esperantisto, sed ankaŭ speciala homo. Li lin dediĉas al Esperanto-movado. Li, nun pensiulo, instruas Esperanton surrete sed tute senpage. Li nun jam havas multe da studentoj surrete. Krome, Li havas malsamjn opiniojn ol aliaj. Li havas sian propran ideon pri vivo. Li nek drinkas, nek fumas. Li emas ekskursi al diversaj landoj. Li bone ĝuas la vivon. Mi pensas, li estas speciala usonano.
D: Cxu li ofte donas al vi helpadon?
Mi dankas lin pro lia grandega helpado. Li donis al mi retejon, kie oni babilas nur per Esperanto. Li donis al mi ankaŭ retejon, kie oni povas elŝuti dissendojn de Esperanto el diversaj radioj, inkluzive de Ĉina Radio Internacia. Kelkfoje mi petis helpon de li. Li ĉiam sincere kontentigis mian bezonon. Kaj lia helpado estis utila por mi.
D: Iufoje li sendis al vi diskon, cxu vere?
Jes, foje li sendis al mi diskon el Usono, ene estis multege da fotoj pri liaj familianoj, pri lia domo kaj pri lia hejmloko. Tiuj fotoj iagrade spegulas la ordinaran vivon en Usono.
D: Laux via opinio, cxu Esperanto estas utila?
Nun mia sentas, ke Esperanto estas utila. Ĝi kunligas homojn spite al la distanco. Ĝi amikigas esperantistojn, kiuj estas bonuloj. Dank' al Esperanto, mi konis pli da homoj en la mondo. Dank' al Esperanto, ĝi plivastigas la amplekson de mia scio.
Nun mi ankoraǔ studis Esperanton en universitato. pli longe mi lernas Esperanto, pli profunde ĝi influas min, kaj pli profunde mi amas ĝin. Mi trovis, ke mi pli kaj pli interesiĝas pri ĝi. mi opinias, ke la disvastiĝo de Esperanto necesas laboro kaj akiro de ni ĉiuj Esperanistoj. Do ni devas bone uzi nian lingvon, kiu povas influi la tutan mondon. mi jam decidis, ke mi laboros por Esperanto kaj la komuna ideo de la tutmonda Esperantistoj. Eble post multaj jaroj nia lingvo disflugos en la tuta mondo.