• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-05 20:07:54    
Feliĉan Novjaron (3)

cri
Karaj aŭskultantoj, niaflanke ni adresis al vi Ĝojan Kristonaskon kaj adresas al vi Feliĉan Novjaron, siaflanke multaj aŭskultantoj adresis al ni Ĝojan Kristonaskon kaj Feliĉan Novjaron! Ni dankas vin ĉiujn ne nur pro la bondeziroj sed ankaŭ pro via aŭskultado al nia Esperanta programo.
Nun citu kelkajn vortojn de niaj aŭskultantoj.
Nia nederlanda malnova amiko Luit Staghouwer skribis al ni lastatempe:
Hieraŭ mi ricevis vian informilon "Mikrofone". Koran dankon. Ĉiam mi kun intereso legas tiun informilon.
Ĉi sube mi sendas mian "artismajn bondezirojn", sed ĉar mi ne scias ĉu ili en Ĉinio (post longa vojaĝo per interreto) ankoraŭ aspektas samaj ol en Bedum, mi sendas tiujn bondezirojn ankaŭ en malpli artisma maniero:
Volonte mi kaptas la okazon por deziri al vi ĉiuj (kaj al via aŭskultantaro) Agrablan Kristnaskon kaj Prosperan Novan Jaron.
Amike salutas,
Luit Staghouwer
(Julianalaan 25
9781 ED Bedum
Nederlando.)
A
GRA
BLAN KR
ISTNASKON
&
PROSPERAN
NOVAN JARON

Deziras
al vi

Luit
Staghouwer
el
Bedum
Nederlando
Nia itala aŭsksultanto-amiko Ghelozo Karlo skribis en sia elektronika mesaĝo:
(Torino 2004 12 21 el: Ghelozo Karlo
via Le Chiuse 23
IT 10144 Torino To)

Al : ĈINA RADIO INTERNACIA - PEKINO

Koncerne : Malfrua mia vivsigno. ( Tamen - oni diras .- "pli bone malfrue ol ... neniam!")

Ŝatindaj kaj karaj Gesamideanoj de Ĉina Radio !

Mi iom hontas pro tio ke nur post multaj amikemaj Viaj sendaĵoj ( alvenintaj al mi jene - ĉar mi ĉiam rimarkas ties alvendaton : 2003.11.17// 040107 , kun bela kalendareto// 040210, kun "mikrofone 4" // 040425, kun "mikrofone 5"// 040706, kun "mikrofone 6"// 040907 ) mi neniam donis al Vi almenaŭ signeton pri regula ricevo. Malkuraĝiga konduto ! Certe mi nun povus nur atendi Viaflanke plenrajtan punon, (se Vi ne estus tre komprenemaj Gesamideanoj) ! Tamen - kredu al mi! - por miaj nunaj vivokupiĝoj la ĉiutagaj 24 horoj ade malsufiĉas min ! Sed, fine, mi estas sukcesanta , tie ĉi, komuniki al Vi mian dankon ne nur pro la ŝatindaj senditaĵoj, sed precipe pro Via grava agado en la komunikila mondo. La plej grava atingo ĉi-jara en Esperantujo restas, laŭ mi, la brila 89-a Kongreso en Via ĉefurbo, kiun multaj amasmedioj hipokrite blindaj tute ne aŭ ege malmulte reliefigis. Sed la fina Deklaro de tiu impona kunveno iom post iom trairos la mondon kaj donos esperon al bonavola homaro pri kresko de internacilingva justeco.
Do, sincere dirate, mi ne sukcesas nuntempe plion fari ol tre malofte skribi al Vi ! Sciu ĉiel ke obstina apogo al Esperanto de Via jarmila, kulturriĉa Lando kuraĝigas mian ( kaj ne nur mian sed de multaj !) malnovetan koron ! ( Malnoveta, jes, ĉar ĝuste hodiaŭ
mi atingas 863 monatojn de mia surtera restado).
Nun mi profitas je Via pacienco, parolante pri alia aparta afero. Antaŭ kelkaj tagoj vizitis Vian landon la Itala Prezidanto "Ciampi" (Pron. Champi) por plibonigi interrilatojn, ĉu komercajn ĉu kulturajn inter ni. Kiom bele , se iu el Viaj gravuloj (amanta Esperanton) estu sugestanta, ĉeokaze, E-solvon por egalrajta, pli facila lingveca Ĉin-Itala interkompreno !
Dua afero, tre ĵusa !! Antaŭhieraŭ okazis en la Roma Senatana Halego koncerto fare de la Ĉina Filharmonia Orkestro sub la direktado de la majstro Long-He-Ju (se mi bone komprenis la iom rapidetan paroliston) . Ĉeestis, kompreneble, "Ciampi" kaj aliaj gravuloj. Ĉarmanta ludado de muzikokcidentaj pecoj ĝis kiam, fine, la aŭskultantaro petegis, per senfinaj aplaŭdoj , eksterprograman "bison". Oni ludis, do, pecon de ĉina muzikisto , Lip-Ti-An-Fu-Ha. (Denove, se mi "bone transskribas", ĉar mi, loĝante en Torino, 600 km el Romo, aŭdis nur perradie) . La titolo estis anoncata kiel . Wonderfull Night. (!?) Ĉu vere tiu verkisto tiel titoliĝis ? Ĉu Li ne povus antaŭe indiki la ĉinan kaj kune, se ne la italan, almenaŭ ian Esperantan titolon ? Porekzemple . : "Notte meravigliosa" aŭ "Ensorĉa Nokt' ". Ĉu ne ? ( Pardonu, bonvole, mian malmodestecon !).
Lasta afero por ke Vi komprenu, sen kroma dubo, mian delonge kutiman enrespondan malrapidecon, sed ankaŭ elefantecan memoron. Mi rimarkis en "El Popola Ĉinio", numero 6/ jarkolekto 1992/paĝo16, ke oni forgesis, inter la komponistoj famigintaj Vienon, ne malpli ol la senkompara Franc' Shuberto !
Oni citis Betovenon, Mocarton ktp, sed "Li" tute ne!
Nekredeble vee !!!
Fine - al la Ĉielo estu danko!- mi sukcesas, post nur dekdu jaroj , reagi ! Havu EPĈ mian malbaldaŭan furoran eksplodon , tiel ke la eraro neniam plu ripetiĝu !
Mi finas bondezirante sukcesplenan estontecon al Via (difinebla "homarana") laboro, esperante ke kune al Via malavara pardono, Vi plue donu al mi ĉu "mikrofone 7"-n kaj , se eble, Viajn senpezajn , nur paperecajn jes, sed valorriĉajn eltranĉaj desegnaĵojn. Ili bone atestas tion : sufiĉas malmulto por fari belaĵojn; nome sufiĉas cerbo, pacienco kaj . elkoreco !
.
Via (kiel videble ,malofte, sed hodiaŭ eĉ abundaĉe) skribema
EŭropItala ŝatanto

Karlo Ghelozo.