|
Por ke ĉiu fariĝu kapablulo
En Ĉinio nemalmultaj gepatroj aranĝis por la infano jenan vivvojon: lernado en elementa lernejo, mezlernejo, kaj altlernejo por trovi bonan okupon. Sed la nuna eduka stato de Ĉinio ankoraŭ ne povas kontentigi la deziron de ĉiuj. Pro tio, profesiaj mezlernejoj multe helpas tiujn, kiuj malsukcesis en ekzamenoj por eniri en altlernejon, kiel eble plej frue fariĝi kapablulo.
En la 18-a Azia Konkurso de Tondfasono kaj Kosmetiko ĉina knabino Jiang Yongqing, unu el la unuaj diplomitoj de la Pekina Praktika Belarta Lernejo, gajnis ĉampionecon de ŝminkado por vespera festeno kaj 6 ĝeneralajn ĉampionecojn de la konkurso. Tio plenigis blankon de Ĉinio tiuflanke. Nuntempe ŝi laobras kaj kiel internacia komentistino kaj kiel elita instruistino en la profesia lernejo. Per si mem ŝi konigis al la lernantoj, ke ankaŭ en kosmetiko kuŝas profundaj scioj.
Por ke la lernantoj posedu plej bonan teknikon, la lernejo elspezis grandan sumon da mono por aĉeti avangardajn instalaĵojn el alia lando, starigi sian praktikan bazon, Kosmetikejon Monita, kaj dungis en- kaj eksterlandajn fakulojn. Nelonge poste, la praktikantoj igi la kosmetikejon vaste konatan tra Pekino kaj altiris al si multajn famajn artistojn. Li Dongtian, kiu instruis en la lernejo post sia diplomitiĝo, estis invitita de televid-teatra trupo fari hararanĝon de aktoroj. De pluraj jaroj, instruistoj kaj lernantoj de tiu lernejo plurfoje akiris premiojn en gravaj konkursoj en- kaj ekster-landaj. Nuntempe, iuj diplomitoj laboras en hoteloj, aliaj mem funkciias kosmetikejon kaj triaj lernas en Britio.
Instruisto diris, ke iuj lernantoj ne bone lernis antaŭe, kaj se ili daŭrigus sian lernadon en ordinara mezlerjejo, estus malfacile por ili sukcesi en ekzamenoj por eniri en altlernejojn, sed en profesia supera mezlernejo ilia kapablo estis ekspluatita kaj fortigita, pro tio ili retrovis memfidon kaj havigis al si diversajn ŝancojn kaj perspektivon ne malpli bonan ol tiu de studentoj.
Laŭ politiko de la ŝtato, diplomitoj el mezlernejoj rajtas partopreni en la ekzamenoj por altlernejo, sed tiuj el la profesiaj, ne. Ili havas la rajton nur post 2-jara laborado. Ekde 1996, la ŝtato permesis al ili partopreni en la ekzamenoj por eniri en koncernan profesian altlernejon tuj post kiam ili diplomiĝis. Diversaj profesiaj kaj teknikaj normalaj altlernejoj ekakcpetis eminentajn lernantojn por elbaki ilin en instruistojn en profesiaj mezlernejoj. En tiu jaro 21 el la 22 kandikatoj el komputila fako en la Pekina Praktika Belarta Mezlernejo sukcese eniris en profesian altlernejon post la ekzamenoj; kaj tiuj de belarta fako plejparte eniris en belartajn altlernejojn tre famajn en Ĉinio. Evidente, diplomitoj el tiaj mezlernejoj estas multe pli fortaj ol tiuj el la ordinaraj.
Kompreneble, multaj el ili partprenas en la por-adoltaj ekzamenoj por altlernejo. Laŭ ili, por la scio-ekonomio de la 21-a jc., lernado estos dumviva tasko.
Kune funkciigi lernejon
La Pekina Profesia Mezlernejo de Eksteraj Aferoj kaj la Pekina Hotelo kune funkciigas lernejon, laŭ bezono de la hotelo, kiu liveras teknikan direkton kaj praktikan lokon. Se la lernantoj estas dungitaj de la hotelo post praktikado, la lasta pagas trejnan elspezon al la lernejo. Dank' al tio, oni ne plu blinde kulturas lernantojn kaj samtempe grandigas ekonomian forton de la lernejo.
Iuj ŝtat- kaj provinc-nivelaj profesiaj mezlernejoj formiĝis el pluraj lernejoj. Ĝenerale, ili estas potencaj kaj pro kapitalo kaj pro avantaĝo. Nun, oni funkciigas lernejon ankaŭ kune kun alilandaj entreprenoj, ekz., la Pekina Lernejo por Servo al Eksteraj Aferoj kaj iu germana instituto kune funkciigas la Lernejon Ĉin-Germanio kaj reciprokas lernatojn. En la urbo Tangshan, Hebei-provinco, estas plenumata kunlabora programo pri Edukado de Ĉinaj kaj Germanaj Kamparanoj. La ĉina flanko liveras lokon kaj respondecas pri lernanto-akceptado kaj administrado, kaj la germana respondecas pri teknikaj instalaĵoj kaj instruado.
En Shaoyang, Hunan-provinco, dek profesiaj mezlernejoj kaj cent kamparaj agronomitaj teknikaj lernejoj kulturis mil scienc-teknikajn familiojn kiel ekzemplojn, kiuj gvidas kelkdek mil kamparanajn familiojn sin riĉigi kaj estas multe ŝatataj de la popolo.
|