• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-12 15:13:26    
Irlanda ĉefministro esprimis ĉiuflanke disvolvi kunlaborojn inter Irlando kaj Ĉinio

cri

De la 17-a ĝis la 22-a de januaro, irlanda ĉefministro Bertie Ahern faros oficialan viziton al Ĉinio kun la delegacio konsistanta el altrangaj oficistoj de la irlanda registaro, reprezentantoj de komerco, edukado, scienc-tekniko sume 270 homoj.

En septembro de 1998, gvidante la delegacion de Eŭropa Unio, Bertie Ahern vizitis Ĉinion. En la sekva jaro, Irlando prezentis strategion de "Ĉinio kiel gravita punkto" kaj forte puŝis disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Poste, altrangaj personoj de Irlando kaj Ĉinio ofte faris reciprokan viziton kaj la rilatoj inter la du landoj senĉese altigis temperaturon. Intervjuate, ĉefministro Bertie Ahern esprimis, ke la rilatoj inter la du landoj estas tre kompaktaj, li atendas pluapaŝe disvolvi la amikajn rilatojn inter la du landoj en komerca kaj aliaj kampoj.

Samtempe, la duflankaj ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter la du landoj senprecedente disvolviĝis. En 2003, la duflanka kvanto de komerco inter la du landoj atingis 2 miliardojn kaj 340 milionojn da usonaj dolaroj, estante okoblo de tiu antaŭ kvin jaroj, Ĉinio jam fariĝis la 11-a plej granda komerca partnero de Irlando. Cetere, la kunlaboraj fruktoj inter la du landoj en kulturo, edukado kaj aliaj flankoj estas rimarkindaj. 26 irlandaj universitatoj kaj institutoj establis interfluajn aŭ kunlaborajn rilatojn kun ĉinaj multaj altnivelaj lernejoj. Pri tiuj grandaj atingoj akiritaj en nur kelkaj jaroj, ĉefministro Bertie Ahern estas tre fiera. Li diris, ke en mallonga tempo, Irlando kaj Ĉinio establis kompaktajn politikan kaj kulturan rilatojn. La du landoj havas amason da kunlaboroj sur multaj kampoj kaj akiris grandajn kaj elstarajn atingojn. Nuntempe la du landoj tenas oftecan kontakton de altaj rangoj en politiko kaj komerco, precipe estas forta disvolva tendenco de la duflanka komercado, la kvanto de la komerco inter la du flankoj jam atingis 5 miliardojn da eŭroj. Kompreneble, ankoraŭ ekzistas granda disvolva spaco, ni esperas ĉiuflanke puŝi la duflankajn kunlaborajn rilatojn en ĉiuj kampoj inkluzive de edukado kaj kulturo en la estonteco, kaj ni ĝuste faras klopodadon por tio.

Sekve de disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj, la popola interfluo inter la du landoj estas pli kaj pli ofta. Post establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 25 jaroj, ĉinoj kaj ĉindevenuloj de Irlando multiĝis de centoj da homoj ĝis dekmiloj. Ili establis bonajn rilatojn kun la irlanda popolo kaj lasis bonan impreson al ĉefministro Bertie Ahern.