• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-12 16:38:22    
Kokobatalado populara en antikva Ĉinio

cri

Kokobatalado estis tradicia ludo en la antikva Ĉinio. Ĝi populariĝis jam en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj la Periodo de Militantaj Regnoj antaŭ pli ol 2 000 jaroj. La antikva verkaĵo ZUOZHUAN notis tion ke du nobeloj ekipis siajn batalkokojn per speciale faritaj kokokirasoj kaj oraj ornamaĵoj por ke la kokoj estu pli fortaj en atako kaj defendo. En la alia antikva verkaĵo ZHUANGZI estas tia priskribo ke por la reĝo Xuanwang de la dinastio Zhou antaŭ pli ol 2 000 jaroj laboris speciala batalkoka bredisto. Por dresi kompetentan batalkokon necesis 40 tagoj. Tiel dresita koko mienis stulte sed posedis altan kapablon kaj estis venkebla de neniu batalkoko. En tiu periodo kokobatalado populariĝis ne nur en la alta tavolo de la socio, sed ankaŭ inter la popolanoj.

Post la dinastioj Qin kaj Han, pli kaj pli furoris la kokobatalado. Troviĝis multaj gravuraĵoj pri kokobatalaj scenoj sur ŝtonoj kaj brikoj de la dinastio Han. En la periodo de Tri Regnoj la imperiestro Mingdi de la dinastio Wei (220-265) konstruigis kokobatalan terason en la ĉefurbo. Fama literaturisto Cao Zhi de la dinastio verkis poemon pri kokobatalado, vivece priskribante la intensan kaj allogan scenon de la ludo. En la dinastioj Okcidenta Jin kaj Orienta Jin (265 - 420) aperis silkaj teksaĵoj kun desegnoj pri la kokobatalado, sekve naskiĝis la administracio pri silkteksaĵoj, kun la nomo de la ludo.

En la dinastio Tang (618 - 907) des pli furoris la kokobatalado, kiu interesis ne nur nobelojn, sed ankaŭ plebanojn, junajn kaj maljunajn. Pluraj poetoj de la dinastio kia la fama Li Bai, lasis multajn versaĵojn pri la ludo. La imperiestro Xuanzong de la dinastio estis maniulo de la ludo kaj tiel estis titolita "Kokobatala Imperiestro". Li ŝatis la ludon jam antaŭ surtroniĝo. Post kiam li fariĝis la imperiestro, li fondis batalkokan nutrejon en la palaco. Tie pli ol 500 knaboj dresis pli ol mil diversspecajn batalkokojn. La ĉefo de la knabaj dresistoj estis 13-jara knabo nomata Jia Chang. Oni nomis lin "mirdresisteto". Okaze de festoj aŭ celebraj solenoj, la imperiestro Xuanzong nepre paradigis la batalkokojn de la imperiestra familio. Akompanate de orkestra ludado la imperiestro majeste paŝis en la kokobatalejon, gvidante siajn edzinojn kaj korteganojn, kaj poste komenciĝis kokobatalado sub la direktado de la mirdresisteto Jia Chang. Kiam la interesplena batalado finiĝis, la kokoj retiriĝis el la batalejo al la nutrejo laŭvice ke la gajninto estis la unua, kaj la venkitoj sekvis.

En la dinastio Ming (1368 - 1644) la manio de kokobatalado neniom reduktiĝis. Tiam aperis popola organizo "Kokobatala Societo" speciala por la ludo. La monto Taishan en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, estis unu el la gravaj batalejoj. En foiraj tagoj miloj kaj miloj da popolanoj svarmis tien preninte siajn batalkokojn kaj la spektantoj estis sennombraj.

Nun la kokobatalado ankoraŭ daŭras en iuj lokoj de Ĉinio, kiel ekzemple la provinco Shandong en la orienta Ĉinio kaj la provinco Henan en la centra Ĉinio.