• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-01-27 15:27:11    
Ibisidoj sukcese bredataj en natura medio

cri

Ibiso estas speco de la plej raraj kaj pereontaj birdoj en la mondo kaj antaŭe vivis sur la Korea Duoninsulo kaj en multaj lokoj de Ĉinio. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ibisoj troveblis en 14 provincoj de Ĉinio, sed en la sekvaj 50 jaroj oni ĝenerale opiniis, ke ibisoj jam malaperis en la mondo. En 1981 oni trovis 7 ibisojn en Yangxian-gubernio de Ŝaanxi-provinco, Ĉinio, kio vekis atenton de la ĉina registaro. En Yangxian-gubernio kaj la Pekina Zoo oni konstruis observejon kaj centron por artefarita fekundigo de ibisoj. En la pasintaj 20 jaroj Ĉinio akiris grandan sukceson en protekto de ibisoj. Nun en Ĉinio la kvanto de ibisoj atingis 300.

Ibisoj ŝatas vivi ĉe akvo. Ili ripozas sur granda arbo kaj serĉas manĝaĵon en akva kampo, marĉo aŭ rivereto en montaro. Ili havas voĉon kiel korvo kaj etendas sian kapon antaŭen kaj krurojn malantaŭen, kiam ili flugas. Ili manĝas ne nur fiŝojn, amfibiojn kaj moluskojn, sed ankaŭ grenon kaj legomon. Fakuloj faris observadon dum multaj jaroj kaj akiris multe da materialoj.

De la artefarita kovado, artefarita fekundigo kaj homa nutrado ĝis la natura nutrado de ibisoj la fakuloj devis sperti penigan laboron. Ibisoj estas sentemaj al medio. En la periodo de genero ili ofte rompas ŝelon de ovo aŭ mortigas idon pro bruo de medio.

En 1989 paro da ibisoj en la Pekina Zoo ekhavis du bebojn, kiuj estis kovitaj de la ibisoj mem kaj kokino respektive. Sed la viribiso mortigis la bebon pro manko de sperto, kaj ankaŭ la alia mortis. Post 3 jaroj la Pekina Zoo sukcesis kovi 3 ovojn dank' al kombino de natura kaj homa kovadoj. La bredistoj persone nutris la 3 ibisidojn per bovkoro, kokovo, pomo kaj lakto. La kresko de la ibisidoj signifas sukceson de homa bredado. Ĝis 2000 la Pekina Zoo multigis 15 ibisojn.

Kvankam la artefarita fekundigo kaj homa bredado de ibisoj akiris grandan sukceson, tamen neniu el tiaj ibisoj povas mem nutri siajn idojn, kio ne povas multigi la kvanton de ibisoj, eĉ se oni lasas ilin vivi en natura medio.

Por solvi la problemon pri vivado de ibisoj en natura medio, la Pekina Zoo decidis provi naturan bredadon de ibisoj. La 14-jara viribisoYangyang kaj la 15-jara ibisino Yaoyao geedziĝis en 1992 kaj havis 3 bebojn, kiuj estis bredataj de homoj. Por altigi la kapablon de natura bredado de la ibisidoj, oni konstruis por Yangyang kaj Yaoyao domon de 100 kvadrataj metroj, kies medio similas al tiu en Yangxian-gubernio. En la domo troviĝas arbedo, baseno kaj herbejo. La bredistoj starigis neston en alta loko de arbo. En la 1-a de aprilo Yaoyao demetis 4 ovojn. De tiam bredistoj kaj fakuloj tage kaj nokte observis per monitoro.

Ibisoj naskitaj en natura medio povas flugi 45 tagojn post sia elkoviĝo, sed la kruroj de ibisoj home bredataj facile vundiĝas. Dum observado oni ekkonis, ke la ibisidoj estas nutrataj de siaj gepatroj per sekrecio de la stomako kaj poste per facile digesteblaj manĝaĵoj. La sekrecio povas fortigi la imunecon de la idoj kaj utilas al kreskigo de iliaj ostoj. Nun Yaoyao kaj Yangyang alterne nutras siajn bebojn. Foje Yaoyao malfrue revenis de bano, kaj pro tio Yangyang koleris kaj interbatis kun ŝi. Rimarkinte per la monitoro, oni tuj interpacigis ilin por profekti iliajn idojn.

Kompreneble estas komplika la procezo revenigi rarajn birdojn al la naturo. Oni devas serĉi pli da metodoj por altigi la kvanton kaj kvaliton de ibisoj.