• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-01 16:25:30    
Esperantaj informoj el Lanzhou kaj Zaozhuang

cri
La Esperanto-Asocio de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio kaj tiu de la urbo Lanzhou aranĝis plivastigitan kunvenon de la Konsilantaro, posttagmeze de la 8-a de januaro. Al la kunveno ĉeestis pli ol dek membroj de la Konsilantaro kaj ankaŭ iuj asocianoj. Oni resumis en la kunveno la laboron de la asocioj por konduki Esperanto-movadon en 2004 kaj aranĝis la laboron por 2005. La ĉefaj laboroj en 2005 estas la jenaj:
Aktive helpi la Esperanto-Asocion de la provinco Qinghai por sukcesigi la Duan Nordokcidentan Kongreson de Esperanto.
Aktive krei kondiĉojn por partopreni en la 6-a Landa Kongreso de Esperanto.
Aktive esplori novajn vojon kaj rimedojn por la laboro de la asocioj en la situacio de la merkata ekonomio.
Krei kondiĉojn por funkciigi Esperanto-kurson por ke pli da personoj konu, lernu kaj apliku Esperanton;
Plue bone funkciigi la Esperantan reton de la asocio.
Fortigi eksterajn Esperantajn interfluojn, energie altigi la lingvan nivelon de la asocianoj.
Lastatempe, la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio en la provinco Shandong, okazigis enhavoriĉajn aranĝojn.
Memore al la 145-a Zamenhof-tago, la 15-an de la lasta decembro la asocio faris statuon de Zamenhof kaj aranĝis celebradon. Partoprenis en la aktivado pli ol 30 asociaj kaj Esperanto-amatoroj. La statuo el blanka cemento altas unu metron kaj pezas 400 kilogramojn. Oni proponis meti la statuon en la placon Guangming (Lumo) aŭ en la Popolan Parkon de la urbo. Estas decidite, ke la jarkunveno de la Asocio okazu en la Zhaozhuang-a Instituto. Fine la samideanoj fotiĝis antaŭ la statuo de Zamenhof.
En la lasta jaro la asocio aranĝis sukcesan jarkunvenon, en kiu partoprenis pli ol 70 asocianoj. Oni retrorigardis la pasintan laboron de la asocio, laŭdis kaj premiis avangardajn asocianojn, elektis novan konsilantaron de la asocio kun sinjoro Cao Wenxing kiel prezidanto.
La asocio partoprenis en kelkaj aktivadoj de la urbo, ekzemple, "Soci-Scienca Semajno"; kadre de la semajno la asocio donis Esperantan konsultiĝan servadon, disdonis propagandilojn pri Esperanto, vaste konigis la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino, senpage disdonis poŝtkartojn pri pejzaĝo de la urbo Zaozhuang kun Esperantigita teksto.
La asocio sendis 22-membran grupon al la 89-a Universla Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino, julie, 2004. Interalie estis kvar membroj de UEA. La grupo partoprenis en diversaj aranĝoj kadre de la Kongreso.