• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-03 17:18:01    
Ksilografo Ĉen Qi kaj liaj verkoj

cri
En Ĉinio multaj artistoj sin okupis pri ksilografio kaj ilia penado multe gravigis la ĉinan ksilografion en la historio de la moderna arto. Ĉen Qi estas unu el ili.

Ĉen Qi loĝas en Nankino. Funkciante kiel direktoro de filio de la Nankina Arta Instituto, li estas studanta pedagogio-psikologion en la Nankina Arta Instituto por doktoriĝo. Lia kontribuo al la ĉina ksilografio estas tio, ke li diĝitigis la ĉinan tradician kulturon per la moderna koncepto.

Retrorigardo al la historia kulturo

Retrorigardante la historian kulturon, Ĉen Qi ekhavis la impulson kaj entuziasmon por kreado celanta serĉi la perditan antikvecon. Fine de la 80-aj jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj li faris verkoseriojn "Mebloj de Ming-dinastio", "Antikvaj ĉin-oj (antikva muzikilo kun 7 kordoj)" kaj "Bludesegnaj bovloj de Tang-dinastio". Por apreci tiujn ksilografaĵojn kun simpa strukturo kaj lakona lingvo, oni ne devas halti ĉe la superklasa realisma plastiko kaj malfacila presarto, alie ili ne povas percepti la guston de la ĉina antikva kulturo el la kultura interno. En la alia verkoserio "24 sunperiodoj" la aŭtoro volas esprimi per la animo kaj okuloj de nuntempulo la aĵojn de la antikva civilizacio, kiuj restos eternaj eĉ en la nuna epoko.

Delikata farado

Delikateco de la ksilografaĵoj de Ĉen Qi estas karaktero plej ŝatata de la rigardantoj kaj admirata de la kolegoj. La preciza manovro je maldikaj linioj, la rafinado de la nigra, blanka kaj griza koloroj, la rigora superrego de akvo, la trafa esprimo de ritmo kaj la akcento de faksimila efiko de vejnoj de ligno, ĉiuj surprizis la rigardantojn. Estiminda estas tio, ke Ĉen Qi akcentas sed ne superstiĉas teknikon. En la proceso de resumado pri si mem kaj kreado de la serio "Lotuso", li vere kreis honestan spiritan mondon "nobelecan kaj senpolvan". Lia strebado en liaj freŝdataj verkoj "Ekspliko de tempo kaj spaco" kaj "Ekspliko de ekzisto" estis pliapaŝe altigita.

Mania ŝato al lotuso

"El ŝlimo kreskas, sed la purecon retenas", ĉinoj ŝatas laŭdi lotuson per tiu klasika diro.

Lotuso estas ofte kunligata kun budhismo. La paradizo de budhismo estas nomata ankaŭ lotusa mondo.

En Ĉinio oni ŝatas personigi lotuson. Jam antaŭ enkondukiĝo de budhismo en Ĉinion, lotuso estis pli ŝatata de ĉinoj ol peonio, umeo, orkideo kaj krizantemo. En vortaro "Er-Ya" antaŭ 2700 jaroj oni povas trovi paragrafojn por lotuso. Wang Anŝi, fama politikisto, literaturisto kaj pensulo de Song-dinastio (960-1279), detale eksplikis la signifon de lotuso en "Er-Ya". Li Ŝizhen, farmaciisto de Ming-dinastio (1368-1644), detale priskribis lotuson en sia verko "Bencao Gangmu (Protokolo de Medicinaj Drogoj)". La taoisma monto Huaŝan estas alinomata Lotusa Monto.

Ĉe la fino de la 20-a jarcento Ĉen Qi pentris nur blankajn lotusojn. Kredeble la aŭtoro enkorpigis sian ideologion. La pentraĵo "Lotuso - n-ro 16" havas grandan formaton. La aŭtoro puŝis la faradon de la pentraĵo al senmanka nivelo. Tio postulas grandan lertecon kaj firman volon. La eksterordinara grandeco de la pentraĵo ekscitas la vidadon kaj elstarigas la sugeston de la verko, nome simbolecon de klarigo de la okuloj kaj kvietigo de la koro. La pentrarto de Ĉen Qi estas milda, delikata kaj fajna, kaj iom virineska. Sed la granda formato faris la pentraĵon impona kaj majesta. La du kontrastaj karakteroj en la sama verko estigis apartan efikon. Tio pli forte montriĝas en la serio "Papilio en sonĝo".

Ekspliko pri "Papilio en sonĝo"

"Papilio en sonĝo" estis rakonto antaŭ 2300 jaroj: ĉina filozofo Zhuangzi sonĝis, ke li fariĝis papilio. Vekiĝinte li konfuziĝis: ĉu Zhuangzi fariĝis papilio aŭ papilio fariĝis Zhuangzi?

La pentraĵo "Papilio en sonĝo" de Ĉen Qi konsistas el mansigelo de budho, pejzaĝa pentraĵo de Ni Zan kaj papilio kun la vizaĝo de Ĉen Qi. La verko ne reaperigas, sed teksas sonĝon.

Ni Zan estis poeto de Yuan-dinastio (1206-1368). Li neniam partoprenis en ŝtata ekzameno por oficistiĝo. Mezaĝe li ensorbiĝis en la doktrinoj de Laozi kaj Zhuangzi. Tiam la socio estis malpaca kaj Ni Zan sin turnis al budhismo. Post la aĝo de 50 jaroj li ermitiĝis ĉe Taihu-lago. Li estis purema. Liaj mantukoj, vestoj, ŝtrumpoj k.s. estis parfumitaj. Konforme al lia vivstilo, liaj pentraĵoj estis tre klaraj kaj malfacile imiteblaj. Same la reprezentantaj verkoj de Ĉen Qi estas klaraj kaj subtilaj.

La budha mansigelo en la pentraĵoj de Ĉen Qi pli multe estas simbola, sed ne preciza. Ĉar li ĉiam pentris nur unu manon, dum budha mansigelo konsistas el dek fingroj de du manoj. Mansigelo aludas la transan bordon, dum la papilio - la aŭtoron mem. La pejzaĝaj pentraĵoj de Ni Zan simbolas la nehoman mondon. La papilio, la pejzaĝo kaj la mansigelo miksiĝis en unu tuton. La papilio en la sonĝo estas soleca, la pejzaĝo de Ni Zan estas vanta, kaj la mansigelo antaŭdiras, ke ambaŭ estos vakaj. Sed la nuna stato de Ĉen Qi montras, ke li ne ermitiĝos. Do ĉu li esprimas la homan konfuziĝon pro la kolizio de la sendependa spirito kun la modo? Ĉu por esprimi vagadon inter la nuntempa malordo kaj pura idealo?

Papilio kaj lotuso en la ĉina folkloro estas enkorpiĝo de amo. Ruĝa lotuso simbolas la hontan parton de virino aŭ prostituitinon. Duobla lotuso simbolas amon, kaj lotusa saketo ludas la rolon de atestaĵo de amo. Papilio simbolas frivolan viron kaj amoperfidulon, kaj papilio inter floroj simbolas geiĝon. Ili estis nur malgranda distra temo en la piktura historio de Ĉinio kaj estis severe kritikataj kiel "luksaĵetoj senambiciigantaj la aprecantojn". Sed en la verkoj de Ĉen Qi ambaŭ montris profundan penson. Enkorpigi en tradicia temo novan penson, jen kial la verkoj de Ĉen Qi estas atentataj.