• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-07 21:25:18    
Malfacila trafiko de Pekino (foto)

cri

Multiĝo de privataj aŭtoj en Ĉinio komenciĝis en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento.

Gao Yang, direktoro de la Pekina Kontinenta Aŭtoklubo, diris: "En 1995 mi fondis aŭtoklubon por doni urĝan helpon kaj riparon, kaj miaj amikoj diris, ke mi estas tro antaŭiranta. En 1997 mi havis nur milojn da klientoj. Sed en la sekvanta jaro mi jam havis 30 mil klientojn. Tiam mi pensis, ke mi multe gajnos, se tiuj klientoj bezonos mian servon en 3 jaroj." Nun la klubo nombras 150 mil membrojn kaj 80% de ili estas privatuloj.

Rapida multiĝo de privataj aŭtoj influas la publikan kulturon, urban planizadon kaj trafikon. En la pasintaj 6 jaroj la totala longeco de ekspresaj aŭtovojoj de Ĉinio kreskis de 3000 kilometroj ĝis 20 000 kilometroj. En 2001 ekfunkciis la plej longa ĉina aŭtovojo inter Pekino kaj Ŝanhajo en longo de 1262 kilometroj. Nun multaj ĉinoj ŝatas ekskursi per sia privata aŭto. Kune kun tio rapide disvolviĝis la aŭtokomercado, aŭtodekorado, veturlernejo, aŭtoekspozicio k.a.

Multiĝo de aŭtoj alportis novan defion al la trafiko kaj urba administrado. Nun Pekino havas 5 cirklajn aŭtovojojn, sed en la pinthoroj ofte ŝtopiĝas la trafiko sur la ĉefaj vojoj kaj kruciĝoj.

S-ro Wang diris al mi, ke nun la 4-a cirkla vojo estas kompare facila vojo. Laŭ projekto hora rapideco estas 80 kilometroj, kaj en pinthoroj sur tiu vojo la aŭto povas veturi en rapideco de 30-40 kilometroj hore. Sed en vigla regiono de Pekino tio estas neebla.

Por eviti trafikan ŝtopiĝon, oni kutime ekveturas pli frue. Mia amiko loĝas 20 kilometrojn for de sia oficejo. En normala stato 20 minutoj sufiĉas por la veturado. Sed li forveturas de sia hejmo unu horon antaŭ la laboro por eviti vojŝtopiĝon. Li diris humure, ke lia frua veno al la oficejo bone impresas la mastron.

Trafiko en urboj, precipe en grandaj urboj, kia Pekino, estis multe diskutata en la pasintaj jaroj. Iuj opiniis, ke tro granda areo de urbo superŝarĝas la trafikon. Aliaj opiniis, ke aŭtovojaj trefkruciĝoj kaj vojkruciĝoj ne estis racie dispoziciitaj. Triaj opiniis, ke trafiko de Ĉinio direfencas de tiu de aliaj landoj per tro granda nombro da bicikloj. La biciklantoj ne bone observis la trafikan disciplinon, kio seriozigis trafikan obstrukcon. Lastatempe fakuloj apelaciis, ke oni devas limigi la nombron de aŭtoj de Pekino.

Ŝanhajo jam komencis regi kreskon de nombro de aŭtoj, ke oni aŭkcie donas numerplatojn de privataj aŭtoj. Foje oni devas pagi eĉ 20 mil juanojn por akiri unu numerplaton.

Ĝis En la fino de aprilo de 2003 Pekino nombris 1.964 milionojn da aŭtoj, kaj 1.248 milionoj estas privataj. Oni taksis, ke en 2010 la nombro kreskos ĝis 3.5 milionoj, kaj 1.5-obliĝos la ŝarĝo de aŭtoj sur la vojoj en la urbaj kvartaloj. Pro tio Pekino investos 180 miliardojn da juanoj por disvolvi publikan trafikon kaj trakotrafikon cele moderigi la streĉitecon de la trafiko.

Alia problemo estas vostgaso de aŭtoj. De la 28-a de februaro de 1998 mediprotekta departemento de Pekino ĉiusemajne publikigas rezulton de analizo de atmosfera kvalito. Poluo en movoplenaj trafikaj arterioj estas pli serioza ol tiu en aliaj lokoj.

Ekde 1998 Pekino alprenis serion da rimedoj por regi la atmosferan poluon. Oni ellaboris konkretajn rimedojn por forigi poluon de karbobrulado, polvo kaj vostgaso de aŭtoj. En la 1-a de januaro de 1999 Ĉinio ekpraktikis la 1-an normon de Eŭropo por vostgaso de aŭtoj. Aŭtoj poluantaj aeron estis reformita kaj nur aŭtoj kun verda licenco povas veturi. Ĉiujare oni ekzamenas la ellason de vostgaso de aŭtoj kaj anstataŭigas malnovan licencon per nova. Aŭto alportis al la ĉinoj senprecedencan ŝanĝiĝon de la vivo, sed bedaŭrinde ĝi alportis ankaŭ ĉagrenojn. Malgraŭ tio ĉinoj ŝatas aŭton. Bela vivo efektiviĝas en senĉesa solvo de kontraŭdiroj kaj problemoj.