|
La 9-an de februaro en stabejo de NATO en Bruselo, usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice esprimis, ke Usono "ne difinis la lastan templimon" pri solvo de la irana nuklea problemo.
Rice diris, ke nuntempe Eŭropa Unio kondukas diplomatian klopodon por solvi la iranan nuklean problemon, kaj Usono tenos konstantan interkonsiliĝon kun Eŭropa Unio.
En la sama tago, en la Blanka Domo usona prezidento Bush faris interparolon kun pollanda prezidento Aleksander Kwasniewski, poste li esprimis al amaskomunikiloj, ke estas necese por Usono kaj Eŭropa Unio "aŭdigi saman voĉon" rilate al la irana nuklea problemo. Li atendas daŭre diskuti kun eŭropaj aliancanoj pri la irana nuklea problemo, kiam li vizitos Eŭropon en la lasta tagdeko ĉimonate.
Laŭ alia informo, samtage irana prezidento Mohammad Khatami reasertis, ke Irano ne forlasos sian nuklean teknikon uzatan por paca celo laŭ neraciaj postuloj de iuj landoj.
|