En Ŝang-dinastia ruino (14-12a jc. a.K.) oni trovis militistajn kirasojn, inter kiuj estas leda tibioŝildo. Krome oni trovis ankaŭ senkapan jadan homon, sur kies tibio oni rimarkis postsignon de volvado. En milito la plej facile vundata korpoparto estis piedo, kaj antaŭ apero de milita boto militistoj volvis siajn krurojn per ledo aŭ rotango por protekti la krurojn kaj marŝi pli facile. Tial fakuloj opiniis, ke longa boto devenis de tibioŝildo aŭ krura rotangovolvaĵo.
En Houma de Ŝanxi-provinco oni trovis pupon de genuanta militisto antaŭ 2 000 jaroj, kaj sur la plandumoj de la pupo oni klare vidas bonordajn stebliniojn, kiaj ankaŭ sur la nuntempaj. Tio montras, ke antaŭ pli ol 2 000 jaroj tola ŝuo kun stebita plandumo jam estis uzata de militistoj. La tolo estis farita ne el kotono, sed el kanabo. Tiam en Ĉinio oni ne kulturis kotonon, kaj kotono enkondukiĝis en Ĉinion malpli frue, tra la Silka Vojo. Oni stebis plandumon per kanaba fadeno por fortikigi ĝin. La falango el 8 000 terakotaj militistoj kaj militĉevaloj de Qin-dinastio (211-206 a.K.) markis la sukceson de Ĉinio en ŝufarado. La generaloj kaj kavalerianoj portis sur si ledajn botojn, dum la infanterianoj tolajn ŝuojn kun laĉo. Oni povis pli facile kuregi en laĉitaj ŝuoj. Kaj el tio oni povas scii, ke antaŭ 2 000 jaroj armeanoj jam portis ŝuojn laŭ la rangoj kaj armeaj kategorioj, kaj la ŝuoj estis faritaj de specialaj provizaj departementoj laŭ fiksita normo.
En Qing-dinastio (l644-1911) militistoj uzis glitŝuojn, similajn al la nunaj sketbotoj. La ŝuo havis sur sia leda plandumo unu aŭ du ferajn stangetojn. Militistoj povis fluge glitkuri en tiaj ŝuoj. La imperiestra familio de Qing-dinastio devenis de manĉuroj, kiuj vivis en frosta nordoriento de Ĉinio, tial glitkurado sur glacio estis unu el la militaj ekzercoj en vintro. La tradicio estis konservata ĝis post kiam la regantoj prenis Pekinon kiel ĉefurbon, kaj la ekzerco iom post iom evoluis en distriĝon en kaj ekster la palaco.
Jam antaŭ 4 000-5 000 jaroj ĉinoj komencis bredi silkraŭpojn, kaj antaŭ pli ol 3 000 jaroj ili povis teksi tre fajnan ŝtofon kun algebraj desegnoj kaj tinkturi la ŝtofon per ekstraktaĵoj de ercoj kaj vegetaloj. Tio multe karakterizis la stilojn de la ŝuoj de Ĉinio, ke ili fariĝis pli belaj. Kaj de tiam aristokratoj portis multkolorajn silkajn ŝuojn anstataŭ ŝnuraj.
Historia materialo notis: "Nun aperis granda hontindaĵo, ke metiistoj devas fari ŝuojn por la edzinoj de la imperiestro." La registrinto opiniis, ke antaŭe virinoj mem faris ŝuojn, sed nun la ŝuoj de la edzinoj de la imperiestro estas faritaj de metiistoj, kio estas granda hontindaĵo. En Qi-regno en la Periodo de Militantaj Regnoj oni multe akcentis lertecon de virinoj en kudrado, kaj ĉiuj virinoj estis lertaj en teksado kaj ŝufarado. Por ke la silkaj ŝuoj estu pli belaj, virinoj de Qi-regno brodis sur la ŝuoj belajn desegnojn aŭ ornamis la ŝuojn per oraĵo, arĝentaĵo aŭ diversaj gemoj. Tiam estis furoro, ke korteganoj portis ege luksajn perlajn ŝuojn. Sed iom post iom ankaŭ knabinoj de malriĉuloj portis broditajn silkajn ŝuojn por sin dungi al riĉuloj kiel servistinoj aŭ fariĝi kromedzinoj.
|