• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 19:19:33    
Feliĉan Printemp-feston

cri
Karaj aŭskultantoj, la 9-a de februaro estas la ĉina Printempa Festo, t.e., la Novjara Tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro. Renkonte al la festo ĉinoj aranĝas enhavoriĉajn aktivadojn, neescepte de ĉinaj esperantistoj. Hodiaŭ ni konigos al vi koncernajn aranĝojn, poste ni konigos al vi artikolon el la revuo Esperanto n. 1 titolitan: La Jubilea Malferma Tago, fine estos Esperantaj informoj.
Karaj aŭskultantoj, la 26-an de januaro, gekolegoj el la Ĉina Esperanto-Ligo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia kolektiĝis renkonte al la Printempa Festo. En ĝi partoprenis sinjorino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, sinjoro Zou Guoxiang, vicprezidanto de la Ligo, sinjoro Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ligo, sinjoro Zhao Jianping, respondeculo de la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj aliaj, sume ĉirkaŭ 20 geesperantistoj. Ili ĝoje konversaciis, retrorigardis la Esperanto-movadon en la pasinta jaro, precipe la plensukcesan 89-a Universalan Kongreson en Pekino kaj babilis pri la propra laboro. De multaj jaroj, la laborantoj de tiuj tri establaĵoj intime kunlaboras kaj energie laboras por kaj per Esperanto. La revuo El Popola Ĉinio kaj la Esperanta programo de Ĉina Radio Internacia estas aprobataj de diverslandaj samideanoj.
En la renkontiĝo, sinjoro Hou Zhiping, eksa direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio verkis kelkajn poeziaĵojn. Nia kolego akademiano profesoro Xie Yuming ilin esperantigis.
La unua:
Amikeco sub la verda stelo cementatas;
de jardekoj ĈRI-kolegoj kun ni fratas.
Ambaǔ aroj marŝas man-en-mane, jar' post jaro,
en movado Esperanta ĉiam novas faro.
La dua:
Novprintempe, per bankedo festa nin regalas
la fratar' el Ĉina Radio Internacia;
vere intiman babilon dum drinkad' ni faras,
jam dronante en gajec' dank' al komplezo via.
La tria:
Iom post iom la frosta vintro sin retiras,
dolĉan freŝon de printempo ĝoje ni enspiras.
Jen ĉiu el Ĉina Radio Internacia
plenas ja de heroeco kaj strebem' pasia.
Kaj la kvara:
Vi tre ĝojas -- nin karesas dolĉe via ĝojo,
ĉia malfacilo sub la piedoj forfluas;
ni kunmarŝas sur l' Esperanto-movada vojo
kaj komune al futuro brila kontribuas.
Fine, la gekolegoj fotiĝis por memoro.
La alia aranĝo estas amuza kolektiĝo organizita de la Pekina Esperanto-Asocio. La kolektiĝo okazis en la Pekina Tibeta Mezlernejo.
La mezlernejo estas funkciigata speciale por lernantoj el la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono. La geknaboj sukcesis en ekzameno kaj poste venis al Pekino por viziti superan mezlernejon. Ilia vivo kaj lernado estas pagitaj de la ŝtato. Fininte la lernadon ili revenas al sia propra hejmloko por partopreni en ekzamenadon. La sukcesintoj vizitos universitaton.
Karaj amikoj, se vi partopreni en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta lastajulie en Pekino, vi certe propraokule spektis la buntan prezentadon faritan de lernantoj el la Pekina Tibeta Mezlernejo. En la lernejo funkcias Esperanto-kurso. La prezentintoj estas plejparte kursanoj.
En la kolektiĝo partoprenis dekoj da geesperantistoj el la Ĉina Esperanto-Ligo, redakcio de El Popola Ĉinio, Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia, Pekina Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ tibet-naciecaj lernantoj. Interalie estis sinjorino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, profesoro Li Weilun, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj aliaj.
La kolektiĝo estis prezidata de sinjoro Zheng Bocheng, ĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio.
Profesoro Li Weilun donis salutvortojn al la ĉeestantoj. Li diris:
/
Li petis prezidanton de la Ĉina Esperanto-Ligo sinjorino Tan Xiuzhu doni kelkajn vortojn. Ŝi esprimis elkoran saluton al la esperantistoj okaze de la Printempa Festo. Ŝi diris:
/
En la kolektiĝo la ĉeestantoj gaje dancis kaj kantis.
La geknaboj el Tibeto ankaŭ instruis al la ĉeestantoj kiel danci Tibet-stilan dancon kaj adresis al la ĉeestantoj bondezirojn en la tibeta lingvo. Oni ankoraŭ solvis enigmojn:
/
La kolektiĝo finiĝis en la kanto: Solidareco -- forteco.