• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-01 16:20:44    
Celoj, ĉefaj enhavoj kaj formoj de demokratia superrigardo de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

cri

Demokratia superrigardo signifas, ke la nekomunistaj partioj, senpartiaj patriotoj, popolaj societoj kaj patriotoj el diversaj socirondoj, kiuj partoprenas en la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco prezentas proponojn, opiniojn kaj kritikojn pri gravaj aferoj ŝtataj kaj lokaj; la demokratia superrigardo signifas ankaŭ tiun inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la nekomunistaj partioj, senpartiaj patriotoj, interalie, ĉefe tiun al la reganta Komunista Partio de Ĉinio kaj al la registaro.

Celoj de politika interkonsiliĝo kaj demokratia superrigardo

Disvolvi socialisman demokration, speguli opiniojn kaj postulojn de diversaj flankoj de la socio, malfermi glatan kanalon por partoprenado kaj diskutado de ŝtataj aferoj fare de la nekomunistaj partioj, senpartiaj patriotoj, popolaj societoj kaj diversrondaj patriotoj, aliĝintaj al la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco; koncentri popol-amasan saĝon, kolekti utilajn opiniojn, sciencigi kaj demokratiigi ŝtatajn gravajn decidojn; kunordigi la rilatojn inter diversaj flankoj de la socio, akceli interkomunikiĝon kaj interkomprenon inter diversaj flankoj, fortigi la gvidadon de la Komunista Partio kaj solidarecon kaj kunlaboron inter diversaj partioj; helpi kaj akceli ŝtatajn instituciojn plibonigi la laboron, altigi efikecon, konkeri burokratismon, korekti neĝustajn laborstilojn, superrigardi praktikadon kaj plenumadon de la Konstitucio, leĝoj, orientiloj kaj politikoj de la ŝtato.

Ĉefaj enhavoj de demokratia superrigardo

Praktikado de la Konstitucio, leĝoj kaj reguloj de la ŝtato; plenumado de gravaj orientiloj kaj politikoj ellaboritaj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtataj gvidaj organoj; plenumado de la disvolva plano de la nacia ekonomio kaj la socio kaj de financa buĝeto; plenumado de la funkcoj, observado de disciplinoj kaj leĝoj, honesta administrado kaj similaj, fare de la ŝtataj institucioj kaj ties laborantoj; observado de la statuto kaj plenumado de decidoj de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco fare de la kolektivoj kaj individuoj partoprenantaj en la Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Ĉefaj formoj de demokratia superrigardo

Koncernaj rezolucioj faritaj de la plena sesio aŭ de la kunveno de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco; proponoj faritaj de la kunveno de la Konstanta Komitato aŭ pezidanta kunveno al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj Ŝtata Konsilantaro; proponoj aŭ koncernaj raportoj faritaj de la fakaj komisionoj; kritikoj kaj proponoj prezentitaj de la komitatanoj en inspektado, en iliaj projektoj kaj en aliaj formoj; partoprenado en enketado kaj kontrolado organizitaj de koncernaj institucioj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro.