• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-02 20:00:24    
Movado en Interna Mongolio

cri
Karaj amikoj, nun ni konigu al vi la komunan numeron de la Revuo de Fervojisto kaj la revuo Verda Stepo.
La unua artikolo de la revuo temas pri la 25-a naskiĝtago de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio.
La 9-a de decembro 2004 estas la 25-a naskiĝtago de la asocio. En la pasintaj 25 jaroj, la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio multe laboris por disvastigi nian lingvon kaj pere de ĝi konigis al en- kaj ekster-landaj esperantistoj la progresadon de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio.
La asocio fondiĝis en la 9-a de decembro 1979. La tiama honora prezidanto estis sinjoro Wang Zaitian, kaj prezidanto estis sinjoro Yang Lingde. La konsilantaro konsistis el 21 personoj, interalie, pli multaj estis tiamaj gvidantoj de la Interna Mongolio, famuloj en la socio kaj profesoroj el universitatoj.
De multaj jaroj, la asocio faras ĝojigajn sukcesojn en studado, propagandado, disvastigado kaj aplikado de Esperanto kaj en Esperanta instruado kaj kulturaj kaj scienc-teknikaj interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Por propagandi kaj disvastigi Esperanton, la asocio funkciigis sume preskaŭ cent Esperanto-kursojn, iam organizis korespondan instruadon, en kiu partoprenis pli ol 2 000 kursanoj.
En la lastaj 10 jaroj, helpe de koncernaj fakoj, la asocio funkciigis Esperanto-kursojn kaj donis prelegojn en la Universitato de Interna Mongolio, Normala Universitato de Interna Mongolio, Politekniko de Interna Mongolio, Financa Instituto de Interna Mongolio kaj aliaj lernejoj. Miloj da studenoj aŭskultis la kursojn kaj prelegojn.
Subtenate de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio ankoraŭ funkciigis propagandadon pri Esperanto en trajnoj al diverslokaj pasaĝeroj kaj pere de radio- kaj televid-stacioj funkciigis fakajn programerojn, respondis telefone demandojn. Pro ĉio ĉi Esperanto donis vastan influon en la socio.
La asocio ankaŭ eldonis kolekton de disertaĵoj de la revuo "Verda Stepo" kaj multe da tradukaĵoj.
La asocio tenas vastan kunlaboradon kun UEA kaj Esperantaj organizoj de diversaj landoj, krom korespondado, ankaŭ entuziasme akceptis Esperantajn organizojn kaj samideanojn el pli ol dek landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko, organizis Someran Tendaron de esperantistoj el la municipoj Pekino kaj Tianjin kaj el Korea Respubliko kaj akademiajn interfluojn. La asocio ja meritas la titolon "popola sendito" por fremdlandaj esperantistoj.
Ĉi tie ni aparte konigu al vi prezidanton de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, veternan esperantiston Li Sen.
Ni povas diri, ke en la ĉina Esperantio, preskaŭ neniu ne scias pri la estimata prestiĝa veterano sinjoro Li Sen. Li jam aĝas pli ol 80 jarojn; tamen liaj okuloj estas brilaj, la talio rekta kaj la voĉo sonora, ĉio ĉi elspiras lian tre bonan sanecon. En sia juneco li eklernis Esperanton kaj de tiam li donas multe da energio al la Esperanto-movado. Precipe de la lastaj pli ol 20 jaroj, li des pli energie sin dediĉas al nia afero. Ni jam konigis al vi pri la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio. Verdire, la fondiĝo, la laboro de la asocio ne disigeblas de sinjoro Li Sen. Li ankaŭ aktive partoprenas en la fervojista Esperanto-movado. Ĉar antaŭ sia emeritiĝo, li estis ĝenerala inĝeniro de la Fervoja Buroo de Huhehoto, la ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Malgraŭ sia alta aĝo, li ankoraŭ viglas en la Esperanto-movado. Preskaŭ en ĉiuj relative gravaj aranĝoj, oni ĉiam povas vidi lian altan, afablan kaj fortikan figuron.
Ĉiuj niaj redakcianoj deziras al li sanon, feliĉon kaj ĉion bonan, li do povas pli longtempe labori por nia movado.