|
La jara regula kunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta regpotenca institucio de Ĉinio, inaŭguriĝos en Pekino en la 5-a de marto. Nun diversaj preparaj laboroj jam estas fundamente finitaj.
Ĝis la tagmezo de la 3-a de marto, inter la reprezentantoj, kiuj devas veni al Pekino por partopreni en la jara regula kunveno, 44 petis forpermeson, kaj la ceteraj 2 944 jam atingis Pekinon.
La dokumentoj de la kunveno estis tradukitaj en plurajn naciminoritatajn lingvojn por uzo de naciminoritataj reprezentantoj. Koncernaj materialoj estis tradukitaj en plurajn fremdajn lingvojn por uzo de fremdlandaj raportistoj.
|