|

La jara regula kunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta regpotenca institucio de Ĉinio, inaŭguriĝos en Pekino en la 5-a de marto. Nun diversaj preparaj laboroj jam estas fundamente finitaj.
En la 4-a de marto, 2 726 reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso ĉeestis al la prepara kunveno, kiu difinis la tagordon kaj elektis la prezidantaron de la Plena Sesio. En la prepara kunveno prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo faris parolon. Li diris, ke dum ĉi-foja kunveno la reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso efektive praktikos diversajn devojn kaj respondecojn donitajn de la Konstitucio kaj leĝoj kaj plenumos la ekzamenan laboron por la projekto de Leĝo kontraŭ Splitigo de Ŝtato kaj aliaj proponoj.
La dokumentoj de la kunveno estis tradukitaj en plurajn naciminoritatajn lingvojn por uzo de naciminoritataj reprezentantoj. Koncernaj materialoj estis tradukitaj en plurajn fremdajn lingvojn por uzo de fremdlandaj raportistoj.
|