• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 15:42:46    
Studo pri Esperanto-instruaj metodoj

cri

Instruaj metodoj estas tre gravaj. Influate de instruado de aliaj fremdaj lingvoj, antau 1949 oni prenis ĉefe la tradician gramatikan metodon. Post naskiĝo de la nova Ĉinio oni enkondukis ankau alilandajn instru-metodojn, kiaj la rekta, fona, sugesta, kolektiva kaj kompara. Surbaze de tio iom post iom formiĝis kompleto da sintezaj instrumetodoj. La bone konataj Cseh- kaj Zagreb-metodoj ja estas transformiĝo de la rekta kaj kolektiva metodoj. Esperanto multe diferencas de nia han-lingvo, tial la simpla rekta instru-metodo estas ne praktikebla. La tiel nomata sinteza metodo formiĝis lau postuloj de malsamaj lernantoj kaj instruaj celoj. En la malsamaj periodoj de la instruado la metodoj povas kaj devas esti malsamaj. Ekz. por antaŭlernoaĝaj geknaboj oni devas preni rektan instru-metodon, dum por ordinaraj plenkreskuloj la sintezan metodon kun gramatika tradukado kiel la ĉefan enhavon kaj por personoj, kiuj havas kompare bonan bazon de fremda lingvo, estas taŭga la kompara metodo.

Por esplori instru-metodon de Esperanto, krom artikoloj publikigitaj en gazetoj, Esperantaj instruistoj ofte okazigis sian propran simpozion en Esperantaj komgresoj ĉinaj kaj internaciaj.

De la 6-a ĝis la 10-a de novembro, 1989 la Unua Azia Simpozio pri Esperanto-instruado okazis en Nanning, Guangxi, Ĉinio. Ĝin ĉeestis ĉ. 40 esperantistoj el Japanio, Korea Respubliko, Sovetunio, Svedio, Belgio, Usono kaj Ĉinio. Edward Symoens, prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj So Gilsu, estrarano de UEA, ĉeestis la simpozion.

Por kontentigi bezonon de Esperanto-instruado en Ĉinio, la Eduka Ministerio kaj ĈEL komisiis la Ŝanhajan Fremdlingvan Universitaton ellabori la instruan programon de Esperanto kiel la dua fremda lingvo en altaj lernejoj. Sankciite de la ministerio la unua seminario komisiis Shao Rong de la Dalian-a Politeknika Universitato, Fang Huiping de Jinan-Universitato, Zhang Danchen de la Mezĉinia Normala Universitato, Laŭlum de El Popola Ĉinio, Li Weilun de la Pekina Lingva Universitato fari daŭran esploradon surbaze de la atingoj de la seminario por revizii la programon, leksikonon, gramatikan skeleton kaj aliajn surbaze de enketado, esplorado kaj analizado, kaj poste Wei Yuanshu de la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato fari sintezon, kiu estis akceptita en la dua simpozio okazigita decembre 1988 en Wuxi.

Oktobre de 1989 naskiĝis la Instituto de Esperanto-instruado en Altaj Lernejoj. Por intensigi esploradon pri instru-metodoj ĝi kunvokis la unuan akademian simpozion novembre de 1990 en Kantono kaj oktobre de la sekvanta jaro la duan simpozion en Qufu, aŭguste de 1993 la trian simpozion en Chengde kaj septembre de 1995 la kvaran simppozion en Chongqing. Ĉiufoje pli ol 10 ĉeestantoj legis sian disertacion kaj post la simpozio eldoniĝis kolekto de la disertacioj, kio ludis gravan rolon por levi la kvaliton de Esperanto-instruado.