• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 17:14:14    
Internaciaj amaskomunikiloj atentas Ĉinajn TPK kaj PPIK

cri
La 4-an de marto, amaskomunikiloj de Korea Respubliko kaj Japanio respektive faris raporton pri la 3-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la 3-a Sesio de la 10-a Ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
En raportoj, japanaj amaskomunikiloj konigis bazan staton de la 3-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la 3-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, nunajn plej atentatajn problemojn de ĉinaj popolanoj kaj la laboran raporton de Jia Qinglin, prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.La 3-a Sesio de la 10-a Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kiu inaŭguriĝos en la 5-a de marto, estas la alia ĉefa enhavo raportita de internaciaj amaskomunikiloj. La 4-an de marto, la novaĵ-agentejo de Korea Respubliko Yonhap diras en la artikolo kun la titolo "Morgaŭ en Pekino Inaŭguriĝos la Ĉina Tutlanda Kongreso", ke en la sesio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao emfazos novan koncepton pri konstruado de "socialisma harmonia socio". La artikolo opinias, ke la "harmonia socio" estas la potencoplenuma filozofio de la ĉina 4-ageneracia gvidantaro, kiu celas solvi ĉinan socian kontraŭdiron en la konstrua procezo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj.