|
Gravaj leĝoj koncernaj al ĝenerala situacio de la ekonomia kaj socia evoluado estos ĉefaj punktoj de ĉijara leĝdonado de la Popola Kongreso
cri
La 4-an de marto en Pekino, novaĵ-proparolanto de la 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio sinjoro Jiang Enzhu esprimis en gazetara konferenco, ke en 2005 la Konstanta Komitato de la Kongreso prenas kiel gravajn punktojn en la leĝdonado la gravajn leĝojn koncernajn al ĝenerala situacio de la ekonomia kaj socia evoluado kaj ludantajn apogilan rolon en la leĝa sistemo. Li konigis, ke en la kuranta jaro la leĝdona planado kuŝas en ellaborado de leĝo de urĝa stato, leĝo de proprietoj, leĝo de bankroto de entrepreno kaj aliaj sume pli ol 10 leĝoj.
|
|