|
|
 |
| (GMT+08:00)
2005-03-04 19:17:02
|
 |
|
"Leĝo kontraŭ splitigo de la ŝtato" estas leĝo akcelanta pacan reunuigon
cri
La 4-an de marto en la unua gazetara konferenco de la tria sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, novaĵ-proparolanto de la sesio sinjoro Jiang Enzhu esprimis, ke la "Leĝo kontraŭ splitigo de la ŝtato (projekto)" ekzamenota de la sesio estos leĝo akcelanta disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Taiwan kaj la pacan reunuigon, estos leĝo oponanta kontraŭ splitigo de la ŝtato fare de la separatismaj fortoj por sendependigi Taiwan kaj protektanta pacon kaj stabilecon en la regiono de la markolo Taiwan kaj estos leĝo protektanta la ŝtatajn suverenecon kaj teritorian integrecon kaj konformanta al la bazaj interesoj de la ĉina nacio. Jiang Enzhu diris respondante al koncerna demando, ke la leĝo estas ektreme grava leĝo prezentata de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso al la 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso por ekzamenado. Ĝi plene spegulas la konsekvencan starpunkton de la ĉina registaro plej sincere kaj plej multe klopodi por la perspektivo de paca reunuigo. Pri la fono de ellaborado de la leĝo, la proparolanto diris, ke de la lasta certa tempo la separatismaj fortoj por sendependigi Taiwan kaj iliaj aventuraj aktivadoj serioze minacas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj jam estas serioza kaj praktika minaco al paco kaj stabileco de la regiono de la markolo Taiwan kaj eĉ de la azi-pacifika regiono. Tio estigas fortan indignon de la ĉina popolo. La popolamasoj, personoj de diversaj socirondoj kaj transmaraj elmigrintaj ĉinoj pli kaj pli forte postulas bremsi per leĝa rimedo la separatismajn aktivadojn. Popolaj reprezentantoj prezentis nemalmulte da projektoj kaj proponoj kaj postulas specialan leĝdonadon pri la problemo de Taiwan. Serioze konsiderinte la evoluadon de la ĝenerala situacio kaj estonta disvolva tendenco de la problemo de Taiwan depost la meza tempo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso diskrete faras la leĝdonan proceson por ellabori la leĝon.
|
|
|