|
La 4-an de marto ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉeestanta al diversronda kunveno de la 3-a sesio de la 10-a Ĉina Politika Interkonsiliĝa Konferenco publikigis gravan parolon. Li emfazis, ke la ĉina registaro plue klopodos por perspektivo de la paca reunuigo per plej granda sincereco kaj penego, samtempe neniel toleras "taiwan-an sendependigon" kaj neniel permesas al la separatisma forto "taiwan-a sendependigo" apartigi Taiwan disde la patrolando en ia ajn nomo kaj per ia ajn maniero.
En sia parolo Hu Jintao montras, ke solvi la problemon de Taiwan kaj efektivigi plenan reunuigon de la patrolando estas komuna deziro de la enlandaj kaj transmaraj ĉinoj.
Li diris, "Delonge ni senĉese klopodas por tio. Tamen en la lastaj jaroj aktivado de la separatisma forto "taiwan-a sendependigo" senĉese intensiĝas, tio donis seriozan influon al stabileca disvolvo de la dubordaj rilatoj kaj iom post iom fariĝis la plej granda obstaklo de la dubordaj rilatoj kaj plej granda reala minaco al la paco kaj stabileco de la taiwan-a markola regiono. Se oni ne senhezite oponus kaj ĉesigus ĝin, tio certe serioze minacos ŝtatan suverenecon kaj teritorian integriĝon, perdigos perspektivon de la paca reunuigo de la du bordoj kaj malutiligos la fundamentajn interesojn de la ĉina nacio."
Koncerne disvolvon de la dubordaj rilatoj en la nova situacio Hu Jintao prezentis 4 opiniojn.
Unue, ni senhezite insistas pri la principo de unu Ĉinio. Hu Jintao emfazis, ke insisti pri la principo de unu Ĉinio estas bazŝtono por disvolvi la dubordajn rilatojn kaj efektivigi pacan reunuigon de la patrolando. Li diris, ke de 1949 kvankam la du bordoj ankoraŭ ne reunuiĝis, tamen la fakto ne ŝanĝiĝis, ke la ĉeftero kaj Taiwan same apartenas al unu Ĉinio, tio ĝuste estas nuna stato de la dubordaj rilatoj.
Due, ni neniel forlasos klopodon por la paca reunuigo. 1, 3 miliardoj da ĉinaj popolanoj, inkluzive de taiwan-aj samlandanoj amas pacon kaj pli multe esperas, ke fratoj de sama familio pace solvos sian problemon.
Trie, praktikado de la orientilo dotanta esperon al taiwan-aj popolanoj neniel ŝanĝiĝos. Hu Jintao diris, ke taiwan-aj popolanoj estas grava forto por disvastigi la dubordajn rilatojn kaj ĉesigi separatismajn aktivadojn de "taiwan-a sendependigo".
Kvare, opono kontraŭ separatismaj aktivadoj de "taiwan-a sendependigo" neniel kompromisos. Hu Jintao diris, ke protekti ŝtatan suverenecon kaj teritorian integriĝon estas kernaj interesoj de la ŝtato. Iu ajn intencus malutiligi suverenecon kaj teritorian integriĝon de Ĉinio, tion 1, 3 miliardoj da ĉinaj popolanoj neniel konsentos. Ni kredas, ke multaj taiwan-aj samlandanoj certe kune kun ni firme protektos ŝtatan suverenecon kaj teritorian integriĝon kaj firme protektos fundamentajn interesojn de la ĉina nacio.
|