|
|
 |
| (GMT+08:00)
2005-03-05 09:41:04
|
 |
|
Jara regula sesio de ĉina Tutlanda Popola Kongreso inaŭguriĝis
cri
Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, inaŭguriĝis la jara regula sesio de la ĉina plej alta ŝtatpotenca instanco--ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis al la inaŭguro, la inaŭguro estas prezidita de Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ĉefministro Wen Jiabao faris laboran raporton de la registaro al pli ol 2 900 reprezentantoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. La sesio, kiu daŭras 9 kaj duonan tagojn, faros ekzamenon, diskuton kaj voĉdonon al jarlaboraj raportoj de la centra registaro, la Plej Alta Popola Juĝejo, la Plej Alta Popola Prokurorejo kaj la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kaj faros ekzamenon, diskuton kaj voĉdonon al la "Kontraŭ-Secesia Leĝo (projekto)". La sesio diskutos ankaŭ pri la peto de Jiang Zemin pri eksiĝo de la funkcio de prezidanto de Ĉina Centra Milita Komitato kaj elektos novan prezidanton de Ĉina Centra Milita Komitato. En la raporto Wen Jiabao elmetis, ke en la kuranta jaro la anticipa celo de la ĉina ekonomia kresko estas preskaŭ 8%, la registaro plenumos stabilan financan politikon kaj stabilan monan politikon, kaj daŭre tenos la bazan stabilecon de la kurzo de renminbi. Wen Jiabao ankaŭ esprimis, ke Ĉinio persistos en la vojo pri paca disvolvo.
|
|
|