|
(foto)Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio pluapaŝe vastigos industriojn kaj kampojn, en kiuj neŝtata kapitalo povas eniri
cri
|
 La 5-an de marto en jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris laboran raporton de la registaro esprimante, ke la ĉina registaro pluapaŝe vastigos industriojn kaj kampojn, en kiuj neŝtata kapitalo povas eniri, kaj vastigos monkolektajn vojojn de neŝtataj entreprenoj.Wen Jiabao ankaŭ diris, ke la ĉina registaro laŭ leĝo protektos rajton de privataj posedaĵoj kaj rajtojn de neŝtataj entreprenoj, plibonigos servadon kaj kontroladon al neŝtataj entreprenoj kaj kreos al neŝtataj entreprenoj leĝsisteman, politikan kaj merkatan medion por egala konkuro.
|
|