|
|
 |
| (GMT+08:00)
2005-03-05 14:24:14
|
 |
|
(foto)Internaciaj amaskomunikiloj atentas ĉinajn TPK kaj PPIK
cri
|
 La 4-an de marto, amaskomunikiloj de Korea Respubliko, Japanio kaj Usono respektive faris raporton kaj komenton pri la 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konfereco kaj la 3-a sesio de la ĉina 10-a Tutlanda Popola Kongreso. En raportoj, japanaj amaskomunikiloj konigis bazan staton de la 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konfereco kaj la 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, nunajn plej atentatajn problemojn de ĉinaj popolanoj kaj la laboran raporton de Jia Qinglin, prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Korea novaĵ-agentejo de Korea Respubliko Yonhap publikigis artikolon pri la 3-a sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kiu inaŭguriĝis en la 5-a de marto, dirante, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao emfazis konstrui "socialisman harmonian socion", tio estas la potencoplenuma filozofio de la ĉina 4-ageneracia gvidantaro.Usona ĵurnalo "The New York Times" diras, ke prezidanto Hu Jintao elmetis novan koncepton pri konstruado de harmonia socio. La ĉina registaro sin dediĉas al la solvo de trovarma ekonomio, diferenco pri riĉeco inter urboj kaj kamparo kaj aliaj problemoj, samtempe al reduko de kamparana imposto, pliigo de socia garantio kaj livero al kamparo de pli bona eduko kaj kuraca garantio.
|
|
|