• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-06 15:42:10    
Kvar opinioj de Hu Jintao pri disvolvado de rilatoj inter du bordoj kaŭzis fortajn eĥojn

cri

La 4-an de marto, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao prezentis kvar opiniojn pri disvolvado de la rialtoj inter du bordoj en nova situacio. Lia parolado kaŭzis fortajn eĥojn de personoj el diversaj rondoj de la ĉinaj ĉeftero, Taiwan, Hongkong kaj Aomen.

En sia parolado, Hu Jintao prezentis kvar opiniojn pri disvolvado de rilatoj inter la du bordoj en nova situacio, nome: Unua, senŝanceliĝe persistu la principon de "unu Ĉinio"; Dua, klopodu pace reunuigi Ĉinion kaj neniel rezignu; Tria, senŝanĝe efektivigu la politikon meti esperon sur taiwan-ajn popolanojn; Lasta, senkompromise oponu kontraŭ secesia agado de "sendependigo de Taiwan".

Prezidanto de Aomen-a Wanguo-a Holdinga Kompanio Liu Yahuang opinias, ke parolado de Hu Jintao plene esprimis la bonan esperon, ke la fratoj de unu familio povos pace solvi sian propran problemon, ĝiaj ekirpunkto kaj ĉefatenta punkto estas granda justo de la nacio kaj komuna feliĉo de la samlandanoj ĉe ambaŭ bordoj.

En sia parolado, Hu Jintao diris, ke persistado je la principo de "unu Ĉinio" estas angulŝtono por disvolvi rilatojn inter la du bordoj kaj efektivigi pacan reunuigon de la patrolando. Nur se la taiwan-a instanco akceptos la "septembro-duan komunan konon", tuj restartigeblos dialogo kaj intertraktado de la du bordoj, kaj ĉiaj ajn problemoj estos pridiskuteblaj. Li diris:

"Estos pridiskuteblaj ne nur oficiala fino de malamika stato de la du bordoj kaj establo de milita interkonfido, taŭga aktiva spaco de Taiwan en internacia socio, politika pozicio de la taiwan-a instanco, kadro de paca kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj, kaj aliaj, sed ankaŭ ĉiuj aliaj solvendaj problemoj dum efektivigado de paca reunuigo. Nur se konfirmiĝos la granda premiso de unu Ĉinio, ni volontos fari pozitivan respondon al ĉiuj opinioj kaj proponoj favoraj al protektado de paco de Taiwan-a Markolo, disvolvado de rilatoj inter la du bordoj kaj akcelado de paca reunuigo, kaj volontas ankaŭ serĉi novan vojon por interkontaktado surbaze de komuna klopodado fare de la du flankoj."

En sia parolado, Hu Jintao montris, ke paca solvado de la taiwan-a problemo kaj efektivigo de paca reunuigo de la patrolando konformas al fundamentaj interesoj de la ĉina nacio, kaj ankaŭ al fluo de paco kaj disvolviĝo de la mondo. La ĉina registaro sincere esperas, ke koncernaj personoj kaj partioj de Taiwan serioze pripensos ĉi tiun gravan problemon, kaj laŭ nacia granda justo, laŭ feliĉo de samlandanoj de la du bordoj faros ĝustan historian elekton por teni pacon de la Taiwan-a Markolo, disvolvi rilatojn inter la du bordoj kaj efektivigi pacan reunuigon.

En sia parolado, Hu Jintao emfazis, ke protektado de ŝtata suvereneco kaj integreco de teritorio estas kernaj interesoj de la ŝtato. Kiu ajn intencas malutili al suvereneco kaj teritoria integreco, la 1,3 miliardoj da ĉinoj certe ne permesos. Li diris:

"En la grava principa problemo pri opono kontraŭ secesio de ŝtato, ni certe ne ŝanceliĝos, nek hezitos kaj nek cedos. La secesia forto de "sendependigo de Taiwan" devas rezigni sian secesian starpunkton, ĉesigi ĉian aktivadon pri "sendependigo de Taiwan". Ĉinio apartenas al 1,3 miliardoj da ĉinoj, inkluzive de 23 milionoj da taiwan-aj samlandanoj, ĉiuj ajn problemoj pri ĉina suvereneco kaj teritoria integreco devas esti komune decidataj de la 1,3 miliardoj da popolanoj de la tuta Ĉinio."