|

La 7-an de marto, direktoro de la ĉina Ŝtata Komitato pri Evoluo kaj Reformado Ma Kai esprimis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke la fakto pruvas, ke la serio da makroskopaj reguligaj rimedoj, prenitaj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro en la pasinta jaro, estas akurataj, ĝustaj kaj efikaj. Makroskopa reguligado estas longdaŭra tasko.
Ma Kai diris, ke ĉi-foja makroskopa reguligado estas evidente efika ĉefe en du flankoj. Unue, iuj nesanaj kaj nestabilaj faktoroj en funkciado de ekonomio estas superregataj, kaj evitiĝis granda ondo en ekonomio. Due, dum praktikado de la makroskopa reguligado, la nacia ekonomio ne estas vundita, kaj ankoraŭ tenas la bonan tendencon de rapida kreskado, forta viveco kaj bona efikeco.
|