• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-07 16:48:50    
Evento de pafado al itala ostaĝino fare de usona armeo vekis fortan eĥon en Italio (foto)

cri

En la 6-a de marto, la ĵus liberigita itala raportistino Giuliana Sgrena publikigis artikolon kun la titolo "Vera Fakto de la Evento" en la itala ĵurnalo La Manifesto, por kiu ŝi laboras. La artikolo riproĉas, ke la usonaj soldatoj intence faris pafadon al ŝi, ĉar Usono oponis kontraŭ tio, ke la itala registaro klopodis por la liberigo de la ostaĝo pere de intertraktado kun armitoj en la teritorio de Irako. Post la publikigo de la artikolo de Giuliana Sgrena, la tuta Italio bolis de indigno.

En la 4-a de februaro, Giuliana Sgrena estis forkaptita de armitoj en Bagdado kiam ŝi faris intervjuon tie. En la 4-a de marto, liberigite, ŝi prenis aŭton al la aerodromo en Bagdado por reveni al Italio. Survoje ŝia aŭto ricevis frenezan pafadon de la usonaj soldatoj. Giuliana Sgrena vundiĝis, dum la itala speciala agento Nicola Calipari, kiu elsavis Giulina Agrena, estis pafmortigita.

En la ĵurnalo La Manifesto Giuliana Sgrena verkis artikolon, montrante, ke tiu ĉi ago de la usona flanko celas per ĉia kosto malhelpi la klopodadon de la itala registaro por savi ŝin. Laŭ raporto de la italaj amaskomunikiloj, la itala registaro probable pagis grandan kvanton da mono por savi Giuliana Sgrena, kion Usono ne deziris vidi, ĉar la usona flanko opinias, ke tia faro nur kuraĝigas teroristojn en la teritorio de Irako kapti pli da ostaĝoj. Giuliana Sgrena esprimis, ke ŝi ne scias, ĉu la registaro pagis monon al la forkaptintoj por savi ŝin, tamen ŝi refutis la diron de la usona armea flanko post la evento. En la deklaro la usona armeo diris, ke pro tio, ke la aŭto en kiu sidas Giuliana Sgrena estis tro rapida, la usonaj soldatoj signalis, ke ĝi haltu por ricevi ekzamenon. Sed la signalo estis ignorata, la usonaj soldatoj do faris pafadon al la aŭto. Tamen en sia artikolo, Giuliana Sgrena skribis, ke ŝia aŭto iris tute laŭ normala rapido. Antaŭ ol la aŭto estis pafita, ŝi ne vidis ian ajn signalon. La usonaj soldatoj sen ia ajn alarmo subite pafis centojn da kugloj.

Post kiam la informo pri la evento de pafado fare de usonaj soldatoj atingis Italion, la italaj ordinaraj popolanoj sentis grandajn surpriziĝon kaj indignon. En la 6-a de marto miloj da italaj popolanoj prezentis flor-girlandojn kaj flor-budojn por Nicola Calipari, krome centoj da italoj amasiĝis antaŭ la pordo de la usona ambasado en Italio por protesti, postulante, ke Usono faru plenan enketon pri tiu ĉi evento kaj donu konvinkan respondon.

Nun la prokurora institucio de Romo jam decidis fari enketon pri la evento.