|

En la lastaj du tagoj, ĉinaj ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin kaj aliaj gvidantoj respektive partoprenis en grupa ekzamenado kaj diskutado de la jaraj regulaj kunvenoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
En la 7-a de marto, Hu Jintao kaj Jia Qinglin partoprenis en la diskutado de la grupo de la sociscienca rondo de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Post aŭskulto al la paroloj de komitatanoj, Hu Jintao esprimis sian esperon, ke la sociscienca rondo prenu la gravajn teoriojn en la nunaj reformado, malfermo kaj moderniga konstruado kiel la ĉefajn temojn en la filozofia kaj sociscienca esplorado.
|