|
|
 |
| (GMT+08:00)
2005-03-08 16:25:24
|
 |
.gif) "Kontraŭ-Secesia Leĝo (projekto)" estas ekzamenata
cri
La 8-an de marto la tria sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio iranta en Pekino aranĝis plenan kunvenon kaj la vaste atentata "Kontraŭ-Secesia Leĝo (projekto)" estas oficiale prezentita al la sesio por esti ekzamenata. Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongreso Wang Zhaoguo faris eksplikon pri la projekto. Jen estas detala raporto pri la temo. Konigante la fonon de ellaborado de la "Kontraŭ-Secesia Leĝo (projekto)", Wang Zhaoguo diris, ke de longa tempo, la ĉina registaro faras senlacan klopodadon por disvolvi la rilatojn inter la du bordoj de la markolo Taiwan kaj akceli pacan reunuigon de la ŝtato. Tamen de la lasta tempo la taiwan-a instanco intensigas secesiajn aktivadojn por sendependigi Taiwan kaj intencas ŝanĝi per "referendumo", "reformado de konstitucio" kaj similaj manieroj la fakton, ke la ĉeftero kaj Taiwan ambaŭ apartenas al unu Ĉinio. Samtempe kun tio, ĉinoj en- kaj ekster-landaj pli kaj pli postulas oponi kaj regi per leĝa rimedo la secesiajn aktivadojn celantajn sendependigon de Taiwan, kaj realigi la reunuigon de la patrolando. Ĝuste en tia fono la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso komencis leĝdonan proceduron pri "Kontraŭ-Secesia Leĝo". Wang Zhaoguo diris: "Faktoj montras, ke la aktivadoj de secesiaj fortoj de sendependigo de Taiwan por splitigi la ŝtaton jam serioze minacas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, serioze detruas la perspektivon de paca reunuigo, serioze damaĝas la bazajn interesojn de la ĉina nacio kaj serioze minacas pacon kaj stabilecon de la regiono de la markolo Taiwan kaj eĉ de la azi-pacifika regiono. Tial estas necesa kaj ĝustatempa la ellaborado de la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'." Pri la ĉefa enhavo de la projekto, Wang Zhaoguo emfazis la difinon de la projekto pri la problemo de Taiwan: "Taiwan estas parto de Ĉinio; la ŝtato absolute ne permesas la secesiajn fortojn por sendependigi Taiwan disigi Taiwan dis de Ĉinio, per ia ajn preteksto kaj ia ajn maniero". Li diris, ke laŭ la difino de la projekto, solvi la problemon de Taiwan kaj realigi la plenan reunuigon de la ŝtato estas la internaj aferoj de Ĉinio, kiuj ne estas intervenendaj de ia ajn fremdlanda forto. Pri la enhavo de la projekto pri realigo de la ŝtata reunuigo per paca maniero, Wang Zhaogo diris: "Laŭ la difino de la projekto, persisti en la principo de unu Ĉinio estas la bazo por realigi la pacan reunuigon de la ŝtato. Realigi la ŝtatan reunuigon per paca maniero plej konformas al la bazaj interesoj de la samlandanoj sur la du bordoj de la markolo Taiwan. La ŝtato per la plej granda sincereco pleje klopodas por realigi la pacan reunuigon. Post la paca reunuigo de la ŝtato, en Taiwan oni povos praktiki socisistemon malsaman al tiu de la ĉeftero kaj altan aŭtonomecon." Wang Zhaoguo konigis, ke laŭ la difino de la projekto, sur la bazo de la principo de unu Ĉinio, kia ajn problemo inter la du bordoj povas esti diskutata, la maniero povas esti fleksebla kaj varia. Wang Zhaoguo emfazis en la ekspliko, ke la ĉeftero de la patrolando konsekvence pledas por realigi la ŝtatan reunuigon per paca maniero; se ekzistas iomete da espero, necesas fari plej grandan klopodadon por realigi pacan reunuigon. Li emfazis samtempe, ke la ĉeftero de la patrolando neniam promesis rezigni armitan forton. Iu ajn suvereneca ŝtato ne toleras la agojn por splitigi la ŝtaton kaj rajtas alpreni necesajn manierojn por defendi la ŝtatajn suverenecon kaj teritorian integrecon. Li diris: "Alpreni nepacan manieron por bremsi splitadon de la ŝtato kaj defendi la ŝtatajn suverenecon kaj teritorian integrecon estos la lasta elekto, kiun ni devigite faros kondiĉe, ke la klopodado por paca reunuigo estas tute senefika. La projekto difinas: Se okazos la fakto, ke la secesiaj fortoj por sendependigi Taiwan disigos Taiwan dis de Ĉinio per ia ajn preteksto kaj ia ajn maniero aŭ okazos grava evento, kiu kaŭzos disigon de Taiwan dis de Ĉinio, aŭ tute perdiĝos la kondiĉoj por paca reunuigo, la ŝtato alprenos nepacan manieron kaj aliajn necesajn rimedojn por defendi la ŝtatajn suverenecon kaj teritorian integrecon." Li aparte klarigis, ke alpreni nepacan manieron sin direktos tute kontraŭ la secesiaj fortoj de sendependigo de Taiwan, sed tute ne kontraŭ la samlandanoj en Taiwan. Laŭ la tagordo de la jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, la popolaj reprezentantoj, ekzameninte la "Kontraŭ-Secesian Leĝon (projekton)", faros voĉdonon antaŭtagmeze de la 14-a de marto.
|
|
|