• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 12:51:19    
Specialisto de protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio---Wang Hai

cri
Karaj amikoj, venos la tago pri protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio, sekve de la plibonigo de leĝoj kaj altiĝo de la atento de la tuta socio al la protektado de rajtoj de konsumantoj, nun en Ĉinio grande disvolviĝis la afero de protektado de rajtoj de konsumantoj Ekzemple, laŭ enketo fare de Ĉina Asocio de Konsumantoj en 2003, en urboj 70% de konsumantoj povas sendepende fari trakton, kiam iliaj rajtoj estas damaĝitaj. Sed antaŭ 10 jaroj, malmultaj homoj povis sendepende kaj bone trakti aferon de protektado de rajtoj, la unua homo, kiu prenis la armilon de leĝo kaj protektis sian rajton en Ĉinio, estas sinjoro Wang Hai. Ĉijare Wang Hai jam iris sur la vojon de protektado de rajtoj de konsumantoj 10 jarojn. Laŭ raportistino, Wang Hai estas simpla kaj optimisma homo. En ordinaraj tagoj antaŭ amaskomunikiloj, Wang Hai ofte portas sunokulvitrojn, li sciigis nin, ke nun lia entrepreno helpas al iuj entreprenoj fari protektadon de markoj, la laboro havas relative grandan danĝeron. Tial sunokulvitroj estas liaj bonaj protektiloj.
Antaŭ 10 jaroj, 22-jaraĝa Wang Hai komencis sian vojon pri protektado de rajtoj de konsumantoj. Parolante pri la komenco, sinjoro Wang Hai sciigis nin:
"Tiam, mi lernis leĝon. En 1993, Ĉinio oficiale promulgis "Leĝon de Protektado de Konsumantorajtoj de Ĉina Popola Respubliko" kaj de 1994 oficiale plenumas la leĝon. La puna klaŭzo interesis min. Ĉar la ĉina "Civila Leĝo" difinas, ke la kompenso estas limigita de efektiva perdo, sed la principo de la "Leĝo de Protektado de Konsumantorajtoj" estas duobla kompenso. Tio estas granda progreso en leĝa flanko. Tiam mi volis scii tiujn problemojn, kiuj aperos en la efektiva uzado. Pro tio, mi aĉetis 12 falsajn aŭskultilojn de Sony kaj postulis kompenson."
La unua provo de aĉeto de falsa komercaĵo por kompenso estas malfacila. Wang Hai sciigis nin, ke post duona jaro li nur ricevis la kompenson. Sed senintence li jam faris aferon, kiu kaptis la viglan intereson de la tuta lando, multaj amaskomunikiloj raportis la aferon, eĉ ankaŭ usona ĵurnalo "The New York Times" kaj aliaj fremdlandaj amaskomunikiloj sinsekve intervjuis lin. Multaj ĉinoj sciis kaj komprenis la "Leĝon de Protektado de Konsumantorajtoj" pro Wang Hai.
1  2  3