• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 15:27:43    
(foto)Reformado de justica sistemo kaj fortigo de leĝa superrigardo en Ĉinio

cri

La 9-an de marto, en Pekino, la iranta 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aŭskultis laborraportojn de la ĉinaj Plej Alta Popola Juĝejo kaj Plej Alta Popola Prokurorejo. En la raportoj la du organoj prezentis, ke ili plue aktive kaj racie antaŭenpuŝos la reformadon de justica sistemo kaj fortigos leĝan superrigardon.
La raporto de la Plej Alta Popola Juĝejo diras, ke en la kuranta jaro la juĝejo, elirante de solvo de problemoj de justa justico kaj efikeco atentataj de la popolamasoj, ĉefe profundigos la reformadon de kriminala juĝa maniero, reformos la sistemon de juĝa komitato, perfektigos la sistemon de popola asesoro kaj reformos kaj perfektigos la justican sistemon pri neplenkreskuloj.
La raporto de la Plej Alta Popola Prokurorejo montras, ke la prokurorejo profundigos prokuroran reformadon, perfektigos la leĝan superrigardon kaj laboran sistemon, perfektigos la superrigardan sistemon pri miskonduto de justicaj laborantoj, paŝo post paŝo establos laboran organon pri kazoj de neplenkreskuloj, pli kaj pli profundigos kaj normigos la eksperimentadon pri la sistemo de popola asesoro, kaj tiel plu.