|
La 9-an de marto, la Xinhua Novaĵagentejo raportis: En la 8-a de marto, en la dua plena kunveno de la 3-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, faris eksplikadon pri la projekto de "Kontraŭ-secesia Leĝo". Pri tio diversaj amaskomunikiloj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan ĉiuj donis altan atenton, kaj tieaj civitanoj ĝenerale opinias, ke ellaboriĝo de "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas necesa kaj ĝustatempa.
Multaj personoj el Hongkong, Aomen kaj Taiwan montris, ke la ellaboro de tiu leĝo estas ne nur necesa, sed ankaŭ ĝustatempa, plene enkorpigas la konsekvencan porpledon de la patrolanda ĉeftero por gajni la perspektivon de paca reunuigo per la plej grandaj sincereco kaj forto, samtempe esprimas la komunan volon kaj firman decidon de la tutlanda popolo por protekti la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, absolute malpermesi al secesiistoj intencantaj sendependigi Taiwan apartigi Taiwan disde Ĉinio en iu ajn nomo kaj per ia ajn maniero.
Profesoro de la Taiwan-a Kultura Universitato Chen Yujun diris, ke "Kontraŭ-secesia Leĝo" montras, ke la ĉeftero alte atentas la ĉef-fluan popolan deziron de Taiwan pri paco, evoluado kaj stabileco.
|