|
La 8-an de marto, la 3-a Sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso nun okazanta en Pekino komencis la ekzamenan diskutadon pri la projekto de "Kontraŭ-secesia Leĝo". La ĉeestantaj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj komitatanoj de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco opinias, ke ellaboro de "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas tre necesa, ankaŭ laŭleĝa kaj racia.
S-ro Qiao Xiaoyang, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj vicestro de la Jura Komisiono de la Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke la ellaboro de "Kontraŭ-secesia Leĝo" kaj laŭleĝa malpermeso al secesia agado de homoj intencantaj sendependigi Taiwan havas plenan bazon de la Konstitucio kaj leĝteorio. Kaj laŭleĝe malpermesi al secesiistoj dispartigi la ŝtaton estas la tradicio en ĉiuj landoj.
Reprezentantoj ankaŭ montris, ke "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas preventeca leĝo kaj celas bremsi secesiistojn, sed ne kontraŭa al la vastaj amasoj de taiwan-aj samlandanoj.
Komitatanoj de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco el diversaj demokratiaj partioj esprimis, ke tiu leĝo utilas al paca reunuigo de la patrolando.
|