|
La 9-an de marto en Pekino, ĉina financa ministro Jin Renqing montris, ke en la venonta jaro Ĉinio fundamente nuligos impostojn al kamparanoj, kaj pro tio la totala imposta enspezo de Ĉinio reduktiĝos je preskaŭ 80 miliardoj da juanoj de renminbi.
Tion esprimis Jin Renqing en la raportista akcepto de la 3-a plena sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso.
|