• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 17:43:50    
Perspektivo de organizado de iraka nova registaro ankoraŭ ne estas klara

cri

En la 16-a de marto, la nove elektita iraka transira Nacia Asembleo okazigos la unuan kunvenon. Laŭ difino de la iraka provizora Konstitucio, tiu ĉi kunveno decidos la kandidaton por la prezidanto de la Nacia Asembleo kaj elektos la prezidentan komisionon konsistantan el prezidento kaj vicprezidento, kaj sekve la prezidenta komisiono rajtigos la plej grandan politikan union en la Nacia Asembleo, ke ĝi nomumu ĉefministron kaj organizu la novan registaron. Sed el la nuna situacio oni vidas, ke diversaj partioj ankoraŭ ne atingis unuanimecon en decido pri la fina alianciĝonta flanko, pri la kandidatoj por prezidento kaj ĉefministro kaj pri kandidatoj de ministroj de diversaj ministerioj. Tial la perspektivo de organizado de la iraka nova registaro ankoraŭ ne estas klara.

Nuntempe diversaj politikaj fortoj de Irako faras urĝan interkonsiliĝadon pri koncernaj aferoj. En la ĝenerala elektado la ŝijaisma Unuiĝinta Iraka Alianco akiris 140 el la 275 sidlokoj en la transira Nacia Asembleo kaj rekomendis Ibrahim al-Jaafari kiel ĉefministran kandidaton de la alianco. Tamen tio bezonas subtenon de 2 trionoj de membroj de la Nacia Asembleo. Tial la Unuiĝinta Iraka Alianco esperas alianciĝi kun la 2-a granda partia alianco, la Kurdstana Alianco, kiu akiris 75 sidlokojn en la Nacia Asembleo, kaj establos kun ĝi komunan registaron. En la 8-a de marto, altarangaj personoj de la Unuiĝinta Iraka Alianco diris, ke la du flankoj jam proksimiĝis al atingo de interkonsento, tamen ankoraŭ ekzistas nemalmultaj diverĝoj inter la du flankoj. La gvidanto de la Kurdstana Alianco plurfoje emfazis, ke la kurdoj postulas, ke la iraka norda regiono Kirkuk, kie abundas la riĉfonto de petrolo, estu administrata de la kurdoj; en Irako praktikiĝu la sistemo de federacio; kaj la kurda armeo estu konservata. Sed la Unuiĝinta Iraka Alianco konsentis pri subteno nur al tio, ke la gvidanto de la Patriota Unio de Kurdstano Jalal Talabani prenu la prezidentecon de Irako, sed ne al tio, ke kurdoj administru la regionon Kirkuk. Sub tia cirkonstanco, la Kurdstana Alianco esprimis antaŭ nelonge, ke ĝi alianciĝos kun iu ajn partio, kiu garantios la interesojn de kurdoj.

Ĉefministro de la iraka provizora registaro Iyad Allawi pledas por establi ŝtaton, kies politiko disiĝas de religio. Liaj ideoj estas malsamaj al tiuj de la gvidanto de la ŝijaismaj moslemoj Ali al-Sistani, la post-kulisa subtenanto de la Unuiĝinta Iraka Alianco. En la ĝenerala elektado la grupo gvidata de Iyad Allawi akiris 40 sidlokojn en la Nacia Asembleo kaj fariĝis la tria granda politika forto en Irako. Ĝi do ankaŭ posedas grandegan influon sur la organizado kaj funkciado de la nova transira registaro. Nuntempe Iyad Allawi aktive kunligas senpartiajn kaj demokratiajn personojn por establi transpartian unuecan fronton, celante defii Ibrahim al-Jaafari, kandidaton de la Unuiĝinta Iraka Alianco kaj teni la ĉefministrecon.

Laŭ konigo, en la venontaj kelkaj tagoj la Unuiĝinta Iraka Alianco rapidigos sian kontaktadon kun la Kurdstana Alianco, la grupo de Iyad Allawi kaj la sunaismaj partioj por kiel eble plej frue atingi unuanimecon pri establo de la registaro kaj garantii, ke la unua kunveno de la transira Nacia Asembleo okazu laŭplane en la 16-a de marto.