• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 18:37:08    
Ellaboriĝo de "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas necesa kaj ĝustatempa

cri

La 9-an de marto, la Xinhua Novaĵagentejo raportis: En la 8-a de marto, en la dua plena kunveno de la 3-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, faris eksplikadon pri la projekto de "Kontraŭ-secesia Leĝo". Pri tio diversaj amaskomunikiloj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan ĉiuj donis altan atenton, kaj tieaj civitanoj ĝenerale opinias, ke ellaboriĝo de "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas necesa kaj ĝustatempa.

La 9-an de marto, hongkong-aj ĵurnaloj respektive publikigis komentajn arikolojn, esprimante, ke "Kontraŭ-Secesia Leĝo" ne nur montras komunan volon kaj firman decidon de la ĉina popolo pri protekto de ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco kaj abosoluta malpermeso de sendependiĝo de Taiwan, sed ankaŭ sufiĉe montras sincerecon kaj bonvolon de la ĉeftero por paca reunuigo.

Multaj personoj el Hongkong, Aomen kaj Taiwan montris, ke la ellaboro de tiu leĝo estas ne nur necesa, sed ankaŭ ĝustatempa, plene enkorpigas la konsekvencan porpledon de la patrolanda ĉeftero por gajni la perspektivon de paca reunuigo per la plej grandaj sincereco kaj forto, samtempe esprimas la komunan volon kaj firman decidon de la tutlanda popolo por protekti la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, absolute malpermesi al secesiistoj intencantaj sendependigi Taiwan apartigi Taiwan disde Ĉinio en iu ajn nomo kaj per ia ajn maniero.