• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 10:41:03    
Transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj subtenas gravan paroladon fare de Hu Jintao kaj ellaboron de 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'

cri
Lastatempe, transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj sinsekve esprimis, ke ili firme subtenas la 4 oponiojn pri disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj de la taiwan-a markolo, elmetitajn de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao en la 4-a de marto, kaj firme subtenas la ellaboron de 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'.
Estro de tajlanda Asocio por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo Wang Zhimin diris, ke la 4 oponioj faris plej bonan klarigon al la disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj kaj la ellaboro de 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'.
Estro de filipina Asocio por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo Chen Benxian opiniis, ke la 4 oponioj akcelos ĉinan pacan reunuigon disvolviĝi antaŭen.
Meksikiaj Asocio por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo, Komerca Ligo de Ĉinoj, Ĉina Klubo kaj Asocio de Ĉinaj Studentoj kaj Erudiciuloj publikigis komunan deklaron montrante, ke la 4 oponioj estas tre ĝustatempaj kaj gravaj. Ili esperis, ke la taiwan-a instanco povos frue fari saĝan elekton.
Ĝenerala sekretario de argentina Asocio por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo Luo Chaoxi diris, ke elmigrintaj ĉinoj en Argentino firme subtenas la ellaboron de 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'.
Aŭstria-Ĉina Komitato por Akcelo de Internaciaj Ekonomio kaj Komerco de Aŭstrio kaj komitato de ĉindevenuloj de Aŭstria-Ĉina Amikeca Asocio publikigis skriban deklaron aŭ sendis leteron al la ĉina flanko esprimante, ke la 4 oponioj liveris gravan ŝancon por solvi la taiwan-an problemon.
Asocio por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo de aŭstralia Sidnejo kaj aŭstralia Kultura Asocio de Ĉindevenuloj esprimis, ke 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' plej grande esprimas la volon de la tuta ĉina popolo.Prezidanto de bulgara Asocio por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo Zhang Guanghan diris, ke bulgaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj firme subtenas la ĝustan starpunkton de la ĉina registaro en la taiwan-a problemo.