|
Ĉefartikolo de 'Aomen Ribao' montras, ke 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' utilas al protektado de paco de taiwan-a markolo
cri
La 10-an de marto ĉina ĵurnalo 'Aomen Ribao' publikigis ĉefartikolon montrante, ke Ĉinio ellaboris 'Kontraŭ-Secesian Leĝon', tio utilas al protektado de la ŝtata reunuigo, ankaŭ utilas al protektado de paco de taiwan-a markolo kaj la regiona stabileco. La ĉefartikolo montras, ke 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' estas direktita kontraŭ 'taiwan-a sendependiga' secesia forto, absolute ne kontraŭ taiwan-aj popolanoj. Ĉi tiu leĝo havas multajn artikolojn pri disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj de la taiwan-a markolo kaj difinojn pri protektado de diversaj laŭleĝaj rajtoj de taiwan-aj sampatrianoj. Tial la kontaktiĝo kaj ekonomia kaj komerca kunlaboro inter popolanoj de la du bordoj estas leĝe garantiataj.La ĉefartikolo montras, ke 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' certe estos subtenata de la tutlanda popolo, inkluzive de vastaj taiwan-aj sampatrianoj, ankaŭ komprenita kaj subtenata de la internacia socio.
|
|