• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 15:47:12    
Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso prezentis labortaskojn de 2005

cri

La 9-an de marto en Pekino, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo esprimis en la jara regula sesio de la kongreso, ke en la kuranta jaro la Tutlanda Popola Kongreso pli kaj pli altigos la kapablon por disvolvi la socialisman demokratian politikon. Li emfazis, ke necesas pluapaŝe perfektigi la sistemon de la popola kongreso, dank' al plena disvolvo de la rolo de popolaj reprezentantoj kaj fortigo de konstruado de la sistemo de Konstanta Komitato.

La jara regula sesio de la kongreso, iranta en Pekino, aŭskultis en tiu ĉi tago raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la kongreso, faritan de prezidanto Wu Bangguo. La Konstanta Komitato estas la konstanta organo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj ankaŭ ĝia kerna organo.

La raporto de Wu Bango konsistas el retrospekto de pasintjara laboro kaj ĉefaj taskoj de la kuranta jaro. Parolante pri la labora plano de la kuranta jaro, li diris,

"En la nova jaro, la Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso senĉese altigos kapablon de sociaisma demokratia politiko, pluapaŝe plibonigos sistemon de Popola Kongreso kaj metos graviton en sufiĉa ludo de reprezenta rolo kaj plifortigo de sistema konstruado de la Konstanta Komitato. "

Wu Bangguo promesis, ke la Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso ĝustatempe liveros materialojn pri politiko, ekonomio, socio, kulturo kaj aliaj flankoj al la Tutlanda Popola Kongreso, por garantii rajton de informiĝado de reprezentantoj.

Unu el gravaj funkcioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato estas leĝdono. En la pasinta jaro, la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato aprobis 25 leĝojn, leĝ-eksplikojn kaj decidojn pri leĝaj problemoj. Parolante pri leĝdona laboro de la kuranta jaro, Wu Bangguo diris, ke la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato metos graviton de leĝdono en ellaboradon de gravaj leĝoj, kiuj rilatos al ĝenerala situacio de ekonomia kaj socia disvolvo kaj ludos subtenilan rolon en la leĝa sistemo.

Krom leĝdono, ankaŭ plifortigi kaj plibonigi kontrolan laboron estas grava enhavo de la labora raporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso fare de Wu Bangguo. Li diris,

"Plifortigi kontroladon estas grava laboro de la Tutlanda Popola Kongreso. Resumante spertojn de la kontrola laboro en la lastaj jaroj, la Tutlanda Popola Kongreso sinteze aplikos formojn pri plenuma ekzameno, aŭskultado, diskutado pri subjektaj laboraj raportoj kaj labora esploro, pluepaŝe plifortigos kaj plibonigos la kontrolan laboron, akcelos ŝtatajn instituciojn laŭleĝe plenumi funkciojn kaj protektos rajtojn de la popolo."