• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 16:54:42    
Orientilo "unu lando kun du soci-sistemoj" daŭre manifestos potencan vivforton

cri
La 9-an de marto en Pekino, s-ino Liu Yandong, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, esprimis, ke post sia reveno al la patrolando, Hongkong kaj Aomen estas stabilaj politike kaj prosperaj en ekonomio kaj socio. La praktikado pruvis, ke la orientilo "unu lando kun du soci-sistemoj" estas tute ĝusta, kaj daŭre manifestos sian potencan vivforton.

En la bankedo honore al hongkong-aj kaj aomen-aj membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kiuj ĉeestas al la regula jara sesio de la Konferenco, Liu Yandong diris, ke post la reveno de Hongkong kaj Aomen al la patrolando, la membroj de la Tutlanda Komitato de la Konferenco faris multajn fruktodonajn laborojn por teni prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Aomen. La vastaj amasoj de samlandanoj de Hongkong kaj Aomen aktive subtenas kaj partoprenas en la ekonomia konstruado de la ĉeftero, kaj faris pozitivan kontribuon al reformado, malfermo kaj moderniga konstruado de la ŝtato kaj por akceli interŝanĝon kaj kunlaboron inter Hongkong, Aomen kaj la patrolanda ĉeftero.